Absoluta avantaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Absoluta avantaĝo en la lingvaĵo de internacia komerco signifas, ke iu homo, lando aŭ entrepreno estas en certa sfero (fako aŭ agado) pli bona ol aliaj homoj, landoj aŭ entreprenoj. Specialigo (kaj interŝanĝo) bazata sur absoluta avantaĝo estas aplikata en internacia komerco.

Vere ne ekzistas daŭra absoluta avantaĝo. Ekzemple, en la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, Brazilo produktis preskaŭ la tutan kaŭĉukon en la mondo, ĉar estas kaŭĉukarboj nur en naturaj tropikaj ĝangaloj, kaj havis absolutan avantaĝon en tiu produktado. Sed angloj kaj nederlandanoj malkovris manieron planti kaŭĉukarbojn en siaj kolonioj en Azio, kaj Brazilo perdis rapide la avantaĝon kaj hodiaŭ eĉ aĉetas kaŭĉukon de fremdaj landoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.