Absoluta sonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Absoluta sonsento estas la natura kapablo, kiun povas havi persono por identigi sonon aŭ kanti ĝustan noton sen ia ekstera referenco.

Homoj kun pasiva absoluta sonsento kapablas identigi individuan noton, kiun ili aŭdas, kaj identigi la kernan noton de kunmetaĵo (antaŭkondiĉe de ioma muzika scio). Iuj kapablas identigi kelkajn notojn luditajn samtempe, kaj sekve identigi kompleksajn kunsonojn. La homoj kun pasiva absoluta sonsento ne ĉiam kapablas kanti ĝustan noton.

Homoj kun aktiva absoluta sonsento povas kanti ĉiun apartan noton laŭ indiko, sen antaŭa referenco. La nombron de posedantoj de aktiva absoluta sonsento oni ĝenerale taksas 1 el 10.000 personoj.