Abstraktismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Delaunay, 1912–13, La Unua Disko, 134 cm (52.7 in.), Privata kolekto.
Fugo (1914) fare de Vasilij Kandinskij

Abstraktismo (aŭ abstrakta arto) estas artobranĉo, kiu aperis komence de la 20-a jarcento, kiam la pentristoj foriĝis de la ripetado kaj stilo de la ĝistiamaj pentristoj. Oni parolis pro tio pri "senobjekta arto", kaj la konvinkitaj pri absoluta pentroarto.

Abstraktismo ekis ĉirkaŭ 1910 kaj travivis la tutan 20-an jarcenton paralele kun aliaj stiloj. Ĝi enkalkulas multajn skolojn pli aŭ malpli efemerajn, kun pli aŭ malpli famaj nomoj: rusa konstruismo, okcidenteŭropa lirika abstraktismo, usona aga pentrado kaj aliaj.

Ecaro[redakti | redakti fonton]

Abstraktismo estas precipe pentra kaj skulpta nefigura stilo. Ĝi alternis inter pli severa, geometria aspekto trovebla ĉe la rusaj kaj germanaj iniciatintoj, pliposte en minimumismo, kaj pli libera aspekto trovebla ekzemple en okcidenteŭropa kaj usona makulaj kaj gestaj verkoj.

Fama ekzemplo de tiu dua aspekto estas la vastegaj pentraĵoj de Jackson Pollock, sur kiuj li promenis, ellasante la farbojn rekte el potoj aŭ ŝprucigante ilin per la peniko, tiel kreante platan spacon kun ĉie egale fortaj partoj, kun efekto de ĉiokovro (all over).

Abstraktismo longe eminente prezentis kaj ankoraŭ certagrade prezentas arton por elito, kiun ordinara publiko malakceptas.

Tendencoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de optika arto estas abstraktaj, kaj multaj el la plej konataj estis kreitaj en blankaj kaj nigra koloroj. Ĝenerale, ili okazigas en la rigardanto la impreson de movo, de la ekzisto de kaŝitaj bildoj, de modeloj de briloj kaj vibrado, aŭ de ŝvelo kaj misformado. En la verkoj de optika arto la rigardanto partoprenas aktive movante sin por kapti la optikan efekton komplete, kaj pro tio videblas kombinoj aŭ ripetoj de formoj, figuroj aŭ modeloj; oni uzas ankaŭ simplajn geometriajn figurojn kiel ortanguloj, kvadratoj, trianguloj aŭ cirkloj.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Abstraktaj pentristoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]