Abu-Dabio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Enhavo

[redakti] Emirato

Abu-Dabio (Abu-DabiAbu-Zabi; ابو ظبى) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abu-Dabio okupas 67.350 km², kio estas ĉ. 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.

Abu-Dabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De la 1966 ĝin regas ŝejĥo Sultan Zajed ben al-Nahajan, kiu samtempe estas prezidento de UAE ekde 1971.

[redakti] Ĉefurbo

La ĉefurbo situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abu-Dabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj.

La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abu-Dabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon.

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligoj