Abu Nuvas
| Abu Nuvas | |
|---|---|
| persa poeto | |
| Naskiĝo | ĉirkaŭ 747-762 en Ahvaz, Persujo |
| Morto | ĉirkaŭ 813-815 en Bagdado, Persujo |
| Portalo pri Homoj | |
Abu Nuvas (arabe: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ 747–762 en Ahvaz, Persio; mortis ĉirkaŭ 813–815 en Bagdado) estis elstara poeto de la frua abasida-epoko (750–835).
Enhavo |
[redakti] Vivo
La patro de Abu Nuvas, Hani, estis soldato en la armeo de Marvano la 2-a. Lia patrino estis persino nomata Golban, kiu laboris kiel teksisto.
Abu Nuvas estas ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendas lin al nutraĵvendisto de Basra, Al-Sa'ad Yashira.
Li studis en Basra kaj Kufa, komence ĉe la poeto Valiba ibn al-Hubab, poste ĉe Halaf al-Ahmar. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la koranon, la hadisojn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire plenumis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la beduenoj.
Abu Nuvas elmigris al Bagdado, eble akompanata de Walibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la vino kaj la amon al junaj knaboj (mujuniyyat). Liaj poemoj estas pri ĉasado, amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de islamo. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skrbis pri masturbado.
La rilato de Abu Nuvas al la bagdada Abbasida-kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la barmakidoj, kiujn li verkis, li devis fuĝi portempe en Egiption.
Li reveturis al Bagdado en 809 post la morto de Harun al-Raŝid. La kalifo Muhamad al-Amin, filo de Harun al-Raŝid estis iama disĉiplo de Abu Nuvas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj kasida (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la Abasida-kortego.
Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.[1] Lia samtempulo, Abu Hatim al Mekki, ofte diris, ke Abu Navas serĉis plej profunde en si mem, elĉerpante la pensojn la plej originalajn kaj plej malfacile atingeblajn.
Tamen, lia ebriemo kaj malĉasteco fine incitis la kalifon kaj Abu Nuvas estis malliberigita. Kiam al-Amin estis renversita de sia puritana frato al-Mamun, tiu lasta montris nenian indulgon kontraŭ Abu Nuvas, kiu mortis en malliberejo. Iuj biografoj supozas, ke li estis veninigita de iu ismail Abu bin Sel, mendita de la viziro Zonbor.
Iuj aŭtoroj diris poste, ke malliberigata, Abu Nuvas iĝis profunde religia, sed aliaj supozis ke tio estis nur ŝajnado por gajni la koron de la nova kalifo (helpite interalie de kelkaj laŭdaj poemoj). La viziro d'al-Mamun, Zombor, malamis la poeton; laŭdire por malhelpi lin, li mendis satiran poemon pri la bofilo de Mohamedo kaj ties kuzo Ali. Poste Zombor legintus publike la poemon por certigi la daŭran malliberigon de Abu Nuvas.
[redakti] Verko
Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri vino kaj amo al junuloj (knaboj), ilia beleco kaj aliaj korpopartoj.
Lia poezio estas spicigita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: rompis multajn tabuojn kaj mortis post sbiraj torturoj.
[redakti] Ekzemploj
[redakti] Ĉu vi amas min?
Kiam mi vidis tiun belan junulon
li ridis per belaj dentoj.
Ni ambaŭ fine estis
solaj kun Dio, tamen,
Lian manon li metis en la mian
kaj faris al mi tutan paroladon.
Poste li diris: "Ĉu vi amas min?"
"Jes, trans amon."
"Do", diris li, "ĉu vi deziras min?"
"Ĉio dezirindas en vi!"
"Do, timu Dion, forgesu min!"
"Se mia koro pretas obei min."[2]
[redakti] Ĉe la banejo
Riveliĝas tio, kion kaŝis pantalonoj.
Ĉio videblas. Profitu la vidon laŭplaĉe.
Vi vidas pugon, dorson maldikan kaj sveltan
kaj nenio povus malhelpi vian plezuron.
Oni flustras piajn formulojn...
Dio, kiel delica estas bano!
Veninte kun bantukoj,
la banknaboj ĝenas la feston.Tradukita el la franca.</ref>
[redakti] Diversaĵoj
Al-Khatib al-Baghdadi, aŭtoro de la historio de Bagdado, wrote that Abu Nuwas buried in Shunizi cemetery in Baghdad.[3]
La urbo havas plurajn lokojn nomatajn laŭ la poeto. La strato Abu Nuvas troviĝas laŭ la orienta riverbordo de la Tigriso, kiu iam estis la montrofenestro de la urbo.[4] Ankaŭ la parko Abu Nuvas troviĝas tie sur 2,5-kilometra parto inter la ponto Jumhurija kaj parko, kiu etendiĝas al la rivero en Karada, ĉe la ponto de la 14-a de julio.[5]
Ekde 1976 116 kilometrojn diametra kratero sur la planedo Merkuro (je 17,4°N, 20,4°W) estas nomata laŭ la araba poeto.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ F.F. Arbuthnot
- ↑ Tradukita el la franca.
- ↑ Ibn Khallikan's biographical dictionary - Google Books. Books.google.com. Retrieved on 2010-09-12.
- ↑ Related Articles. Abu Nuwas Street (street, Baghdad, Iraq) - Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Elŝutita 2010-09-12. “forigota ŝablono”
- ↑ DVIDS - News - A Walk in the Park. Dvidshub.net. Elŝutita 2010-09-12. “forigota ŝablono”
[redakti] Bibliografio
- Heinrich Ludwig Kaster (tradukisto, rakontisto), Abu Nawas oder die Kunst zu lügen (Abu Nuvas aŭ la arto mensogi), Piper-Bücherei, München 1961
- A. v. Kremer (eld.), Diwan des Abu Nuwas, des größten lyrischen Dichters der Araber (Divano de Abu Nuvas, la plej granda lirika poeto de la araboj), Wien 1855; reeldono: Beirut 1982 (eld. kaj kom. von A.A. M. al-Ghazali, sub la titolo Divan (Divano))
- Philip F. Kennedy, Abu Nuwas. A Genius of Poetry (Abu Nuvas. Genio de poezio), Oneworld Publications, Oxford, 2005
- Philip F. Kennedy, Perspectives of a Khamriyya – Abu Nuwas´ Ya Sahir al-Tarf, En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag, 1994 (Beiruter Texte und Studien – Bd. 54), S. 258–276
- Philip F. Kennedy, The Wine Song in Classical Arabic Poetry. Abu Nuwas and the Literary Tradition (La vinokanto en klasika araba poezio. Abu Nuvas kaj la literatura tradicio), Clarendon Press, Oxford, 1997
- Vincent Mansour Monteil, Abu Nuwas: Quintette du vin (Abu Nuvas: Kvinteto de la vino), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 277–282
- Julie Scott Meisami, Abu Nuwas and the Rhetoric of Parody, En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung; Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 246–257
- Ewald Wagner, Abu Nuwas. Eine Studie zur arabischen Literatur der frühen Abbasidenzeit (Abu Nuvas. Studo pri araba literaturo de la frua abasida epoko), Franz Steiner Verlag, Wiesbaden, 1965
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Princeton Online Arabic Poetry Project: Du poemoj por aŭskultado (arabe) Abu Nuvas, Layla
- Abu Nuvas ĉe la Germana Nacia Biblioteko
- Persona TTT-ejo pri Aou Navas kun biografio kaj poemoj (france)
- Grandaj malĉastuloj de islamo, TelQuel (maroka gazeto)
