Abul Abbas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elefanto, romanika; fresko de San Baudelio de Berlanga. Muzeo Prado, Madrido

Abul Abbas (mortis en 810) estis elefanto, kiun donacis al la franka imperiestro Karolo la Granda la kalifo Harun ar-Raŝid.

Ĝi estis la unua elefanto dokumentita nome norde de la Alpoj.

Deveno

Abul Abbas devenis el Hindujo. Ĝi estis nomita verŝajne de la kalifo mem, laŭ la fondinto de la Abasidoj, Abu l-Abbas as-Saffah (mortis en 754, أبو العباس السفاح). Oni ne scias kiom aĝa ĝi estis, kiam ĝi alvenis al Aachen.

Vivo kaj morto

En 801 Abul Abbas akompanata de Isaak, juda komercisto, tradukisto kaj sendito de Karolo, kaj de malgranda delegacio estis sendita el Bagdado al Aachen. Oktobre de la jaro 801 estas dokumentita restado ĉe La Spezia en Italujo; la grupo travintris en Vercelli, proksime de la Majora Lago. La 20-an de julio 802 Abul Abbas atingis Aachen kaj estis transdonita kun multaj aliaj donacoj al la imperiestro Karolo.

Ĝia vivo en Aachen daŭris nur kelkajn jarojn, en kiuj, laŭdire la imperiestro ŝatis venigi ĝin al vojaĝoj, kiel "viva simbolo de sia potenco".[1] Laŭ la raporto de la frankaj imperiaj analoj la elefanto mortis "subite" somere de la jaro 810 post trairo de Rejno.[2]

Legendoj

Jam baldaŭ estiĝis multaj legendoj rilate al Abul Abbas. Tiel li estintus blanka elefanto kaj okaze de la batalo de Karolo kontraŭ la frisoj en 804 uzata kiel armilo, kio laŭdire estis katastrofa al ĝi, ĉar ĝi dronis dum trairo de la Rejno. Laŭ aliaj mencioj la elefanto mortintus pro pneŭmonio, kiu kaptis ĝin dum la travado de la Rejno.[3]

En la malmultaj samepokaj fontoj oni parolas nek pri la blanka koloro, nek pri detaloj de la morto, nek pri uzo kiel armilo. La frankaj imperiaj analoj enhavas nur mallongajn rimarkojn pri ĝia transporto (801)[4], ĝia transdono al la imperiestro (802)[5] kaj ĝia morto (810).

Postmorte

900 jarojn post la morto de Abul Abbas oni raportis, ke ĉe la Rejno, proksime de la enfluejo de la Lippe, estis trovitaj en kampo elefantaj ostoj. Oni supozis, ke temis eble pri la elefanto de Karolo la granda. La trovitaj femuroj ŝajne alvenis al privata kuriozaĵejo.[6] Tamen ekzistis en la prahistorio diversaj elefantspecioj en Mezeŭropo, kio eble povus klarigi la trovaĵojn.

En la fama Jobsiade de 1784 oni lamentas pri la morto de la besto: „Selbst Bucephalus und Rosinanten / Abulabaz den Elephanten / Ross Bayard und Bileams Eselin / Nahm Freund Hein zum Morgenbrod hin.“

La unua en la franka imperio konata elefanto iĝis, laŭ multaj, en la historio de la germana lingvo Popanz (ne tre serioza timigaĵo), tio estas pro la deveno de la nomo de la imperiestra elefanto, Abul Abbas al Bubaz, Pubatsch kaj fine Pupanz; tio deveno de terura estaĵo ne estas konfirmita de la nunaj etimologaj vortaroj. La restado de Abul Abbas norde de la Alpoj estis ŝajne tro mallonga por krei daŭran bildon de ĝi.[7]

Referencoj

  1. Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982; p. 97 ff., kun multaj fontoj. ISBN 3-8108-0203-4
  2. Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (eld.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 131 (Digitalisat). Vidu ankaŭ Regesta Imperii RI Opac
  3. Vidu Tiere - Kaiser - Anekdoten (Bestoj - imperiestroj - anekdotoj), Vindelica-Verlag, ISBN 3-926275-00-6m aŭ Auf den Spuren der ersten deutschen Kaufleute in Indien (Sur la spuroj de la unuaj germanaj komercistoj en Hindujo), ISBN 3-929720-01-9
  4. Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (Hrsg.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 116 (Digitalisat)
  5. Monumenta Germaniae Historica. Friedrich Kurze (Hrsg.): Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi 6: Annales regni Francorum inde ab a. 741 usque ad a. 829, qui dicuntur Annales Laurissenses maiores et Einhardi. Hannover 1895, p. 117 (Digitalisat).
  6. J. H. Nunningius/J. H. Cohnhausen: De osse fermoris Elephantini. In: Commercii literarii dissertationes epistolicae, Frankfurt am Main, 1746; Epistel 4, p. 44ff. Laŭ: Oettermann (1982) p. 98, komento. 117
  7. Vidu Oettermann (1982) p. 98f.

Eksteraj ligiloj