Acacia pycnantha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muŝo vizitas nektarujon sur folitigo de Acacia pycnantha
Distribución natural de Acacia pycnantha.
Acacia pycnanthaDistMap739

Acacia pycnantha, en la aŭstralia varianto de la angla lingvo ofte nomata "golden wattle", kion Google Translate mistradukas kiel "ora karunklo" (ĝustas "ora akacio"), estas arbo de la familio Fabaceae indiĝena al sudorienta Aŭstralio. Ĝi kreskas ĝis alteco de 8 m kaj havas folitigojn anstataŭ veraj folioj. Serpo-formaj, la folitigoj longaj inter 9 kaj 15 cm, kaj larĝas 1 ĝis 3,5 cm. La abundaj bonodoraj, orkoloraj floroj aperas en malfrua vintro kaj printempo, sekvate de longaj semujoj. La plantojn krucpolenadas pluraj specioj de melifagedoj kaj akantizoj, kiuj vizitas nektarujojn sur la folitigoj kaj brosas kontraŭ floroj, transportante polenon inter ili. Subarbara planto en eŭkalipta arbaro, ĝi troviĝas de suda Novsudkimrio kaj la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio, tra Viktorio kaj en sudorientan Sudaŭstralion.

Esploristo Thomas Mitchell kolektis la tipan specimenon, laŭ kiu George Bentham verkis la specian priskribon en 1842. Neniuj subspecioj estas rekonataj. La ŝelo de Acacia pycnantha produktas pli da tanino ol iu ajn alia akacia specio, pro kio oni komerce kultivadas ĝin por produktado de ĉi tiu komponaĵo. Ĝi estis vaste kultivata kiel ornama ĝardeno planto kaj por produkti tonditajn florojn, sed ĝi fariĝis invada sarkaĵo en Sudafriko, Tanzanio, Italio, Portugalio, Sardio, Barato, Indonezio, Nov-Zelando, same kiel en Okcidenta Aŭstralio, Tasmanio kaj Novsudkimrio. Acacia pycnantha fariĝis la oficiala emblemo flora de Aŭstralio en 1988, kaj prezentiĝis sur aŭstraliaj poŝtmarkoj.