Academia Cearense de Letras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Academia Cearense de Letras (ACL) [Akademia Searense ĝi Letras] estas la plej grava belliteratura institucio de Cearao kaj la plej malnova tiuspeca akademio ene de Brazilo. Ĝia fondado estiĝis je la 15-a de aŭgusto 1894, do ĝi antaŭas al la fondado de la Brazila Beletristika Akademio, kiu estiĝis je la 20-a de julio 1897.

Historio

La historio de ACL estas dividita en tri partojn. La unua komenciĝis la 15-an de aŭgusto 1894, kiam ĝi estis fondita, kaj daŭras ĝis la 17-a de julio 1922, kiam Justiniano de Serpa refondis ĝin. Ĝia unua nomo estis nur Academia Cearense kaj havis nur 27 membrojn. Dum tiu periodo oni starigis propran revuon, kiu aperis ĉiujare ĝis 1914.

La dua periodo komenciĝis je 1922, kiam Justiniano de Serpa refondis ĝin aldonante la komplementon de letras (de beletro). Tiu ĉi reformita akademio enhavis 40 membrojn kaj ankaŭ ekhavis 40 patronojn. Malgraŭ ĝia reformado, kaj pro la morto de Justiniano de Serpa la 1-an de aŭgusto 1923, la Academia Cearense de Letras falis en senaktivecon ĝis 1930.

Je la 21-a de majo 1930 la akademio estis denove reformita kaj funkcias tiuforme ĝis hodiaŭ.

Patronoj

Nunaj Membroj


Devenoj

  • AZEVEDO, Sânzio (Org.) - Antologia da Academia Cearense de Letras - Edição do Centenário. Fortaleza: Academia Cearense de Letras, 1994.
  • AZEVEDO, Sânzio - Literatura Cearense. Fortaleza: Academia Cearense de Letras, 1976.
  • BARREIRA, Dolor - História do Ceará: História da Literatura Cearense (1º Tomo). Fortaleza: Edições do "Instituto do Ceará", 1948.

Eksteraj ligiloj