Academia Istropolitana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Academia Istropolitana

Academia Istropolitana estas la unua kaj la plej malnova universitato en la teritorio de Slovakio. Ĝi estiĝis en la jaro 1465 en Bratislavo evidente al iniciato de Matiaso la 1-a Korvino. La 19-an de majo de la sama jaro papo Paŭlo la 2-a igis konsenton al ties fondo. Ĝi estis malfermita nur en la jaro 1467. Per ties organizo estis laŭ modelo de universitato en Bologno komisiita osztergoma ĉefepiskopo J. Vitez el Zredno. Ni ne havas konservita ties matrikulojn nek statutojn, do ni povas nur konjekti, ĉu ĝi havis ĉiujn fakultatojn. Plej verŝajne estas, ke estis malfermita sole fakultato de liberaj artoj kaj teologia fakultato. La tuta vico da humanismaj sciencistoj agadis en ĝi. El pedagogoj estus nomota J. Regiomontanus, el signifaj finlernintoj poste Verböczy. Konfliktoj inter reĝo kaj kanceliero Vitez post la jaro 1471 rompis la evoluon de la universitato, kio kaŭzis ankaŭ foriron de kelkaj instruistoj. Estas verŝajne, ke ĝi ne supervivis sian kreinton – reĝo Matiaso la 1-a Korvino mortis la 6-an de aprilo de 1490. En donacdokumento de Vladislao la 2-a Jagello el la jaro 1492 ĝi estas notita kiel „antaŭlonge forgesita“. Sed pro la ekzistado de Academia Istropolitana kreiĝis tradicio de Bratislavo kiel universitata urbo.

Eksteraj ligiloj