Acca (Hexham)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Acca
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 660 (0660-01-01)
en Hexham
Morto 20-an de oktobro 740 (0740-10-20) (80-jaraĝa)
en Hexham
Tombo Hexham Abbey vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco NorthumbriaReĝlando Anglio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Acca n. ĉ.660, m. ĉ.740) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Hexham, Northumberland.

Restaĵo de kruco el la tombo de Acca (en Abatejo Hexham)

Li naskiĝis en Northumbria kaj kiel infano eniris la domanaron de Bosa, estonta episkopo de Jorko. Eble en 678 li aliĝis al la domanaro de Sankta Wilfrid, kiun li akompanis dum liaj vojaĝoj. Reveninte de Romo en 692, Wilfrid regajnis la diocezon de Hexham, kaj nomumis Acca abato de monaĥejo tie. Post la morto de Wilfrid en 709 Acca iĝis episkopo.

Acca konstruis kaj plibonigis multajn preĝejojn. Li enkondukis gregorian ĉanton en sian diocezon. Li famis pro sia teologia klereco kaj sia biblioteko. Li instigis Eddius Stephanus verki biografion de Wilfrid. Li pruntis multajn librojn kaj dokumentojn al la historiisto Bede.

En 732 li aŭ retiris sin aŭ estis forpelata de sia diocezo. Laŭ iuj fontoj li iĝis episkopo en Skotlando, aŭ en Galloway aŭ ĉe St Andrews. Tamen li entombiĝis en Hexham. Piede kaj kape de lia tombo stariĝis du belaj ŝtonkrucoj: de unu ankoraŭ restas fragmentoj. Acca estis tuj venerata kiel sanktulo. Lia fest-tago estas la 20-an de oktobro.

En siaj verkoj Bede reproduktas leteron de Acca al si mem.