Rozbrusta akcipitro

El Vikipedio
(Alidirektita el Accipiter rhodogaster)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rozbrusta akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. rhodogaster
Accipiter rhodogaster
(Schlegel, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg


La Rozbrusta akcipitro (Accipiter rhodogaster) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Ĝi estas endemia de Indonezio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, mangrovejoj kaj humidaj montararbaroj.

Ĉefa karaktero estas malhelruĝeca nuanco en brusto, kio estas tialo de la komuna nomo. Same la latina scienca nomo estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “rozo” kaj “ventro”.

Referencoj [redakti]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj