Ĉina akcipitro

El Vikipedio
(Alidirektita el Accipiter soloensis)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉina akcipitro
Ĉina akcipitro, (pinte), ilustracio de John Gerrard Keulemans, 1874
Ĉina akcipitro, (pinte), ilustracio de John Gerrard Keulemans, 1874
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. soloensis
Dunomo
Accipiter soloensis
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Ĉina akcipitro (Accipiter soloensis) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Ĉinio, Tajvano, Koreio kaj Siberio; vintras en Indonezio kaj Filipinoj, kaj pasas tra la resto de Sudorienta Azio. Ĝi estas birdo de arbaraj areoj.

Ĝi estas 30-36 cm longa, kaj la ino estas pli granda ol la masklo. Plenkreskulo havas rimarkindajn nigrajn flugilpintojn. La masklo estas griza supre, blanka sube kaj havas ruĝajn irisojn. La ino havas ruĝecan bruston kaj subflugilojn, kaj flavajn irisojn. Junulo havas grizan vizaĝon, brunajn suprajn partojn kaj flavajn irisojn. La supra dorso estas klare strieca, dum femuroj estas strietecaj. La nigraj flugilpintoj ĉe ili ne estas tiom rimarkindaj kaj la subflugiloj estas striecaj (escepte ĉe kovriloj).

Ili manĝas ĉefe ranojn, sed ankaŭ lacertojn. Loĝas ĉefe en arbaroj sed foje en arbarbordoj. Populacio estas inter 10000 kaj 100000 individuoj.

[redakti] Referencoj


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj