Ruĝbrusta akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Accipiter toussenelii)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta akcipitro
Ruĝbrusta akcipitro, ilustraĵo de John Gerrard Keulemans, 1874
Ruĝbrusta akcipitro, ilustraĵo de John Gerrard Keulemans, 1874
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. toussenelii
Accipiter toussenelii
(J. Verreaux, E. Verreaux, kaj Des Murs, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝbrusta akcipitro (Accipiter toussenelii) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas indiĝena de Okcidenta Afriko. Ĝi estas ofte konsiderata samspecia kun la Afrika akcipitro.[1]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi povus esti dividata en du grupoj de subspecioj: orienta (A. t. toussenelii kaj A. t. canescens), troviĝantaj el la baseno de la Kongo okcidenten al Gabono kaj suda Kameruno, kaj okcidenta (A. t. macroscelides kaj A. t. lopezi), troviĝantaj el okcidenta Kameruno okcidenten al Senegalio kaj en Bioko. Ties habitato estas de arbaroj de malaltaj teroj[2], ĉefe de pluvarbaroj kaj densa duaranga kreskaĵaro, ofte ĉe riveroj kaj marĉoj, inklude mangrovojn. Ĝi povas ĉeesti ankaŭ ĉe plantejoj, parkoj kaj grandaj ĝardenoj. Ŝajne ĝi ne estas migranta aŭ eĉ vaganta escepte ebla disiĝo de junuloj.[1]

La proksimuma limo kun la Afrika akcipitro estas en okcidenta Ugando kaj oriento kaj sudo de Demokratia Respubliko Kongo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ties enverguro estas 18.4 al 20.3 cm ĉe maskloj, 20.4 al 24.3 cm ĉe inoj. La longo estas ĉirkaŭ 3/5 de la enverguro. Maskloj pezas 150 al 235 g, inoj 170 al 265 g. Kvankam inoj de ĉiuj rabobirdoj estas pli grandaj ol maskloj, tiu diferenco estas multe pli granda ol kutime. Irisoj, vaksaĵo kaj kruroj de plenkreskulo estas flavaj al flavoranĝecaj. Ĉe la orientaj subspecioj, plenkreskuloj havas malhelgrizajn suprajn partojn kun pli helgriza kapo. La subaj partoj estas tutruĝecaj kaj blankaj. La vosto estas nigreca kun du aŭ tri grandaj blankaj makuloj centre. Junuloj estas pli malpli senmarkaj nigrecaj supre kaj blankaj sube.[1]

Ĉe la okcidentaj subspecioj, plenkreskuloj estas ankaŭ malhelgrizajn supre, sed havas grizecan gorĝon kaj ruĝecan striecon en subaj partoj. Ili havas tri blankajn makulojn en vosto. Junuloj estas nigrecbrunaj supre kaj blankaj kun tre bruna punkteco sube.[1]

La plej komuna alvoko estas "ventroparola aspra krit aŭ pli akra ŭit" elsendata regule ĉiun 2an aŭ 3an sekundon. Ĝi estas elsendata kiam la birdo estas ripoze, ĉefe mateniĝe, krepuske kaj dumfluge, kaj estas uzata kiel kontaktalvoko inter partneroj, en pariĝado kaj por teritoria averto. La masklo elsendas "pli silentecan ĉakkrit" kiam alportas manĝon al nesto. Aliaj pli mildaj, malpli akraj alvokoj povas esti aŭdataj ĉe la nesto, ĉefe fare de la ino.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono komencas julie aŭ aŭgusto kaj finas februare. Malkiel la Afrika akcipitro, tiu specio ŝajne plenumas flugajn pariĝajn memmontrojn nur rare. La nesto situantas je 6 al 20 m supergrunde en la ĉefa forko aŭ flanka branĉo de granda arbo, kaŝe de folioj aŭ grimpoplantoj. Ĝi estas konstruita el bastonetoj, 40 cm larĝa kaj 15 al 45 cm profunda, kun kovro de freŝaj folioj. La ino demetas 2 al 3 ovojn (malpli ofte 1 aŭ 4). Kiel ĉe plej parto de Akcipitredoj, la ino kovas kaj zorgas la idojn dum la masklo havigas manĝon, kaj la ino faras iom de la ĉasado post kiam la idoj estas jam duonkreskaj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 4 aŭ 5 semajnojn, kaj elnestiĝo okazas post 32 al 36 tagoj. Junuloj probable plumoŝanĝas rekte al plumaro de plenkreskulo iom post unu jaro.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa manĝo de tiu specio estas ranoj kaj riveraj kraboj. Ili prenas pli grandajn insektojn ol la Afrika akcipitro, kaj manĝas ankaŭ lacertojn, tervermojn kaj malgrandajn mamulojn kaj birdojn. Ili ĉasas la tutan tagon, inklude mateniĝon kaj krepuskon. Inter ties metodoj estas gvatado kaŝe en la arbara kanopeo, ofte ĉe malferma spaco kia pado aŭ akvejo. Ili flugas ankaŭ rapide el arbo al arbo serĉe predon kiun ili povas kapti, kaj flugas inter densa vegetaĵaro por flugosurprizi predon.[1]

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas probable malpliiĝanta pro habitatoperdo sed estas adaptebla kaj estas probable ankoraŭ komuna.[1]

Klasado[redakti | redakti fonton]

La du grupoj de subspecioj povas esti konsiderataj separataj specioj, kiukaze la okcidenta estus Accipiter macroscelides, la Okcidentafrika akcipitro. Plej komune, tamen, la nuna specio estas kunigita kun la Afrika akcipitro[1][3] ĉar ambaŭ grupoj interreproduktiĝas, varias amplekse inter ili kaj separataj populacioj similas unu la alian.[1] La Ruĝbrusta akcipitro estas traktata ĉi tie kiel separata specio laŭ la Handbook of the Birds of the World[4] kaj aliaj fakuloj.[2][5]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Des Murs and Verreaux nomis tiun specion laŭ Alphonse Toussenel en la espero ke li kuraĝigu al seriozaj studoj pri natura historio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Ferguson-Lees, James; Christie, David A. (2001), Raptors of the World, Houghton Mifflin, pp. 521–523, ISBN 978-0-618-12762-7 
  2. 2,0 2,1 Lack, Peter (2006) (doc), ABC African Checklist (nonpasserines), African Bird Club, archived from the original on 2011-05-25, http://web.archive.org/web/20110525191726/http://www.africanbirdclub.org/resources/nonpasserines_2006.doc, retrieved 2007-10-13 
  3. BirdLife International 2007 (– Scholar search), 2007 IUCN Red List of Threatened Species, http://www.iucnredlist.org/search/details.php/49373/all, retrieved 2007-10-13 , citing Dowsett, R. J.; Forbes-Watson, A. D. (1993), Checklist of Birds of the Afrotropical and Malagasy Regions. Volume 1: Species limits and distribution, Tauraco Press 
  4. del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (1994), Handbook of the Birds of the World. Vol. 2: New World Vultures to Guineafowl, Barcelona: Lynx Edicions, ISBN 84-87334-15-6 
  5. Clements, James F. (2007), The Clements Checklist of Birds of the World (Sixth ed.), Cornell University Press, ISBN 978-0-8014-4501-9 , according to Lepage, Denis (2003–2007), Avibase - the world bird database, http://www.bsc-eoc.org/avibase/species.jsp?lang=EN&id=E8F5BDC09EBB4D04&ts=1192251485343&sec=summary, retrieved 2007-10-13 
  6. Des Murs, O. (1849), Revue et magasin de zoologie pure et appliquée, Au bureau de la Revue et magasin de zoologie, pp. 199, http://books.google.com/?id=MV1IAAAAMAAJ&dq=Toussenel+accipiter&q=%22que+d'accord+avec%22+Verreaŭ, retrieved 2007-10-13