Acebo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipo de Acebo en sia provinco

Acebo (Ilekso) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas acebeños. La censita populacio en 2007 estis de 709 loĝantoj.

Enhavo

[redakti] Situo

Acebo estas situa en la plej norokcidenta pinto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 500 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 105,25 km². Ĝi estas ĉe la monto Jálama [ĤAlama] kiu estas 1.492 m alta.

[redakti] Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Oni produktas mielon kaj neindustrian (hejman) vinon nome pitarra.

[redakti] Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Nta. Sra. de los Ángeles, de la 16a jarcento, la Ermito de Kristo kaj la juda sinagogo.
    Natura naĝejo Carreciá
  • Ekzistas markita vojaro por praktiko de piedirado. Unu el la vojoj iras al la cervigona, akvofalo de pli da 60 m.
  • 2 naturaj naĝejoj, nome Jevero kaj Carreciá.
  • Eblas praktiki espeleologion en antikvaj abandonitaj minejoj de volframo kaj de stano. Eblas praktiki ankaŭ aliajn naturajn sportojn kiaj: montogrimpado, marŝado, ravinismo, cikloturismo, ktp.
  • En la akvorezervejo de la Prado de la Monja (Herbejo de la Monaĥino) eblas fiŝkaptadi indiĝenajn trutojn krom aliajn fiŝojn kiel barbioj kaj bogas.

[redakti] Flaŭro

La flaŭro estas formita ĉefe de pinoj, korkokverkoj, kaŝtanarboj kaj kverkoj, krom cisto, eriko, arbuto kaj lavendo, olivarboj, vitoj kaj oranĝarboj.

[redakti] Notoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj