Acedera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acedera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06730
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Diego Collado Ciudad
Demografio
Loĝantaro 814  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 5′ N, 5° 34′ U (mapo)39.076944444444-5.5722222222222Koordinatoj: 39° 5′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 314 m [+]
Areo 82,5 km² (8 250 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Acedera (Ekstremaduro)
Acedera (Ekstremaduro)
DEC
Acedera
Acedera
situo en Ekstremaduro
Acedera (Hispanio)
Acedera (Hispanio)
DEC
Acedera
Acedera
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Acedera [+]
vdr

Acedera estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Vegas Altas. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 814 loĝantoj sur areo de 82,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Acedera estas la nomo de specio de planto.

Situo[redakti | redakti fonton]

Acedera estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 314 m; je 137 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 82,5 km².

La centra loĝloko Acedera estas proksime de Orellana la Vieja, iom pli okcidente de Navalvillar de Pela en direkto al Villanueva de la Serena. Ĝi kuŝas sur monteto ĉe la rivero Gargáligas kaj ĉe la nacia ŝoseo  N-430 , kaj ĉirkaŭita de la municipoparto Los Guadalperales, Orellana la Vieja kaj de la loĝloko Gargáligas laŭlonde de la vojo N-430, parto de Don Benito. Ĝi estas oriente de la distrikto Vegas Altas kaj tre proksime de la okcidenta komenco de La Siberia.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Acedereños. En 2007, la distribuo de la loĝantaro de tiu municipo estis la jena:

  • Acedera: 210.
  • Los Guadalperales: 800.

Ekde tiam la loĝantaro iom malgrandiĝis, sed la proporcioj restis proksiume samaj. Los Guadalperales estas vilaĝo kreita meze de la 20-a jarcento laŭ loĝlokokonstrua plano nomita "Plan Badajoz" de la frankismaj aŭtoritatoj kaj koncentras la plej grandan parton de la loĝantaro kaj de la ekonomio bazita sur la agrikulturo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]