Aceituna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la municipo de Aceituna kie videblas olivarbranĉo kie estas olivoj kiuj nomigas la vilaĝon

Aceituna (Olivo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas aceitunejos. La censita populacio en 2007 estis de 627 loĝantoj.

Situo

Aceituna estas situa en la nodokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 472 m; je 98 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 158 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio

Aceituna limas kun:

Historio

Aceituna estis fondita en la 13a jarcento kiel domaro de la tiama Senjorlando de Galisteo.

Aceituna emancipiĝis kiel libera municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando.

Demografio

Demografia evoluo de Aceituna inter 1787 kaj 2006

1787 1827 1850 1920 1950 1981 2001 2002 2003 2004 2005 2006

344 350 603 602 772 803 701 657 663 645 632 618

Monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj

Religia arkitekturo
  • La Preĝejo de Sankta Marina kun duoncilindra absido el ŝtono kaj sendependa sonorilturo for de la templo.
  • Antikve estis du pliaj ermitoj, tiu de la Martiroj kiu troviĝis kie estas aktuale la statuo de la tamburisto (antikve tombejo), kaj alia post la trapasejo de Sankta Petro, en la komuna kamparo, kie estis la ermito de Sankta Petro.
Civila arkitekturo
  • Statuo dediĉita al la tamburistoj (ludis tamburon per unu mano kaj fluton per la alia) de la municipo kaj de la tuta norda Ekstremaduro.

Festoj

En Aceituna oni celebras la jenajn festojn: