Acesulfamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura formulo

Acesulfamo aŭ Acesulfam-K estas sintezita, varmorezista dolĉigaĵo C4H4KNO4S.

Ĝin malkovris la kemiisto Karl Clauß en 1967 ĉe Hoechst AG. Ĝi aperas kiel nutraĵa aldonaĵo E 950.

Molekula strukturo[redakti | redakti fonton]

Acesulfamo apartenas al heterocikloj, ĉar la molekulo entenas sesringon kun tri heteroatomoj (oksigeno, sulfuro kaj nitrogeno) (oksiatiazina ringo).

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Acesulfam-K estas blanka solidaĵo, kiu solviĝas bone en malvarma akvo, en varmega akvo tre bone. La deponado de la acesulfamo povas okazi en malvarma loko kaj sen oksigeno kaj humideco. La dolĉigaĵo estas la kalia salo de la acesulfamo, la acesulfam-kalio aŭ acesulfam-K. Ĝi havas la ĉ. 200-oblan dolĉigan forton ol tiu de simpla sukero.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La produktado okazas en pluraj ŝtupoj, el natria salo de 4-klorfenolo, kiel baza molekulo.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Pro ties varmorezisteco, oni aplikas la acesulfam-K por kuirado kaj bakado. Acesulfam-K estas sekreciata el la korpo senŝanĝe, tiel ĝi aperas en naturaj akvoj. Ĝi gustas kiel natura sukero, sed en granda dozo havas amaretan post-guston.

Acesulfam-K estas uzata por trinkaĵoj, plej ofte kun aliaj dolĉigaĵoj kiel aspartamo. Ĝin entenas ankaŭ la dentokremoj, ĉar ĝi ne kaŭzas karieson. Acesulfam-K estas ekde 1990 premesita en Germanio kaj estas surmerkatigita kun markonomo Sunett.

La permesita taga dozo estas donita ĉe plenkreskuloj je 15 mg (JECFA) kaj je 9 mg (SCF) po kilogramo de korpopezo. s/>

Polemiko[redakti | redakti fonton]

kvankam pluraj oficialaj instancoj konkludis al ties sendanĝereco, kelkaj studoj diras ĝin danĝera.