Acetilkolino
Acetilkolino estas acetata estero de kolino, kiu rolas kiel neŭrotransmisiilo inter nervoĉeloj kaj de nervoĉelo al muskolĉelo.
Unue Adolf von Baeyer sintezis ĝin en 1867. En la naturo unue Henry Dale en 1913 trovis ĝin en skleroto de ergotfungo[1].