Aciso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aciso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo paŝtisto
Patro Pajno
Patrino Symaithis
Kunulo Galateo
vdr

Aciso - (helene Άκις latine Acis) estas en helena mitologio filo de arbara dio Faŭno kaj rivera nimfo Semaitido, filino de la Sicilia rivero Symaethus. Iuj fontoj prezentas lian patron Dionizon. En Ovidiaj "Metamorfozoj" Aciso estas spirito de la rivero Acis, kiu fluas sub la vulkano Etna sur Sicilio.

Aciso kaj Galateo, Claude Lorrain

Aciso estis belaspekta juna viro al kiu plaĉis mara nimfo Nereidino Galatea. Ankaŭ ŝi ekamis lin.

Sed krom Aciso admiris ŝin grandega sovaĝa ciklopo, unuokula giganto Polifemo. Li senespere ekamis kaj sekrete sekvis ŝin. Foje li ekvidis belan Galateon kun Aciso interparolantajn sur marbordo. Polifemo ne bridis sin kaj en furioza ĵaluzo ĵetis sur ilin grandan ŝtonegon.

Galateo savis sin sen vundo en la maro, sed Acison la ŝtonego trafis plene. Fluantan sangon Galateo ŝanĝis en puran akvon de la Sicilia rivereto Aciso.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu mita okazintaĵo estis tre konata kaj preferata en la 17a kaj 18a jarcentoj. Ĝi estis prilaborita en opero, baleto, poemoj kaj alie. Sed nuntempe tiuj ĉi verkoj ne estas prezentataj. Unu el la lastaj esceptoj estis bonega plenumo de la opero de G.F. Händel "Acis and Galatea" en Reĝa operdomo (Royal opera House) en Covent Garden en Londono en marto kaj aprilo 2009. Ĉeĥa ensemblo "The Czech Ensemble Baroque" ankaŭ prilaboris tiun ĉi operon por Muzika festivalo en Znojmo en julio 2005 kaj por festivalo Holešov en septembro 2011.

  • statuo Ákis estas en Peterhof, aŭtoro estas I. Prokofjev en la jaro 1801.

Bildaro[redakti | redakti fonton]