Aclens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aclens
Blazono de Aclens
Blazono de Aclens
Blazono de Aclens
Aclens
Aclens
Aclens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 3″ N 6° 30′ 35″ O / 46.56750 °N, 6.50972 °O / 46.56750; 6.50972 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 3″ N 6° 30′ 35″ O / 46.56750 °N, 6.50972 °O / 46.56750; 6.50972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 504
Areo 3,92 km²
Alteco 461 m super marnivelo
Poŝtkodo 1123
Komunumkodo 5621
Mapo de Aclens
Mapo de Aclens
Situa mapo de Aclens
vdr

Aclens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 504 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aclens situas okcidente de Gros-de-Vaud en la Vaŭda Mezlando, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 7 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Morges. La nordan komunumlimon formas la rivereto Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Aclens, nova industrikvartalo en la Venoge-Valo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 13,3% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 16,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aclens limas en nordo al Gollion, en oriento al Vufflens-la-Ville, en sudoriento al Bussigny-près-Lausanne, en sudsudoriento al Bremblens, en sudo al Romanel-sur-Morges, en sudsudokcidento al Echichens, kaj en okcidento al Vullierens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Aclens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Cossonay al Morges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo oriente de Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aclens datiĝas el la jaro 1002 kiel Astlegus. En la loko Joux estis en 1984 trovitaj bone konservitaj muroj de romia konstruaĵo. Dum mezepoko Aclens apartenis al la Senjorujo Cossonay, de kiu ĝi estis disigita en la jaro 1410, ek de kiam ĝi ĝis 1665 al la Senjorujo Vullierens. En la jaron 1675 Aclens estis akirita de la urbo Morges. Sub la berna regado Aclens apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]