Disentis/Mustér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Acletta)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Disentis-Mustér (stacidomo).
Disentis/Mustér
Blazono de Disentis/Mustér
Disentis vidita el oriento
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 8° 51′ 0″ O / 46.70000 °N, 8.85000 °O / 46.70000; 8.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 8° 51′ 0″ O / 46.70000 °N, 8.85000 °O / 46.70000; 8.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2122
Areo 90,98 km²
Alteco 1130 m super marnivelo
Poŝtkodo 7180
Komunumkodo 3982
Mapo de Disentis/Mustér

Disentis/Mustér estas komunumo en la distrikto Surselva, Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2122 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝis 1962 la komunumo nomiĝis nur Disentis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vintrosport- kaj kuracloko situas en la supra parto de Surselvo ĉe la kunfluejo de Medelsa Rejno kun Antaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la kernvilaĝo Mustér-Vitg (kio signifas Monaĥejo-Centro) kaj la municipoj Mompé-Tujetsch, Segnes, Acletta, Funs/Clavaniev, Disla, Cavardiras kaj Mompé-Medel. Escepte de la du municipoj Mompé, tiuj municipoj siavice konsistas ĉiu el pluraj setlejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Disentis/Mustér limas en nordo al Silenen (Kantono Urio) kaj Linthal (Kantono Glaruso), en oriento al Sumvitg, en sudo al Medel (Lucmagn), kaj en okcidento al Tujetsch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Disentis estas la elirpunkto de la pasejvojoj tra Oberalp al Andermatt en Kantono Urio kaj Lukmanier al Biasca en Kantono Tiĉino.

En Disentis renkontiĝas la antaŭarejna linio de la Retia Fervojo kun la Matterhorn-Gotthard-Fervojo. Pasas tra ĝi la fama Glacier Express (en Esperanto Glaĉer-Ekspreso) de Poschiavo tra Koiro, Andermatt kaj Brig al Zermatt.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Disentis datiĝas el la jaro 765 kiel Desertina. La historio de Disentis estas forte ligita kun la historio de la samnoma monaĥejo.

Romanĉa lingvo[redakti | redakti fonton]

Disentis estas la centro de la romanĉa lingvo. En Disentis ĉefe estas parolata la surselva dialekto de la romanĉa. La gimnazio de la Monaĥejo Disentis estas ankoraŭ hodiaŭ la plej grava edukejo de la regiono kaj unu el la kulturaj bastionoj de la romanĉa malplimulto en Svislando.

Planlingva movado[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj ekde Disentis la konata benediktana pastro Flurin Maissen propagandis la planlingvon Occidental.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]