Acsa
El Vikipedio
Acsa [aĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 1570
- Poŝtkodo: 2683
- Telefonprefikso: 27
[redakti] Situo
La vilaĝo situas en montaro Cserhát (ĉerhAt), laŭ trairaj flankovojoj, laŭ fervojo Aszód-Balassagyarmat.
[redakti] Historio
Pli frue avaroj loĝis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1341 laŭ tiama hungara ortografio "Acha". Dum la mezepoko la regiono apartenis al familio Achay [aĉai]. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj refondis ĝin.
[redakti] Vidindaĵoj
Baroka kastelo de Prónay (prOnai) en 1775, la romkatolika preĝejo en 1747 konstruiĝis.
