Acsalag

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Acsalag (aĉalag) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Csorna.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Acsalag situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, Csorna kaj marĉa regiono Hanság estas proksime.

Historio [redakti]

Dum la historio ofte okazis, ke la vilaĝo estis atingebla nur per boate. Ofte loĝis tie kaŝhomoj. La loĝantaro okupiĝis precipe pri fixkaptado.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco. Post la vilaĝo komenciĝas Nacia parko Őrség-Hanság.

En 1957 komunistaj junuloj faris kanalon inter lago Fertő kaj rojo Répce, kiu grandparte nuligis la marĉan regionon.