Leĝo de Unuiĝo, 1707

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la Act of Union 1707. Por aliaj signifoj, vidu unuiĝa leĝo.
Georga kruco (Anglujo)
Andrea kruco (Skotlando)
La Union Jack de 1707 ĝis 1800 (kun interrompoj ankaŭ ekde 1606)

La Act of Union 1707 (eo. Unuiĝa leĝo, Akto de UnioKontrakto de Unuiĝo) kreis la leĝan fundamenton por la unuiĝo de la Reĝlando de Anglio kun la Reĝlando de Skotlando. La leĝo estis farita sinsekve de la angluja parlamento kaj de la skotlanda parlamento kaj ekvalidis la 1-an de majo 1707. Kun la leĝo ankaŭ estis efektivigita la Kontrakto de Unuiĝo (Treaty of Union). Tiu postulis la kreon de la Reĝlando de Granda Britio kaj, ke nove formata brita parlamento estu anstataŭigonta la anglujan kaj skotlandan parlamentojn.

La vojo al unuiĝo

Jam je 1606, 1667 kaj 1689 oni provis unuiĝi la ambaŭ landojn politike, kiuj ankaŭ estis konektita per persona unio. Sed nun ambaŭ parlamentoj volis unuigi la reĝlandojn, kvankam pro tute malsimilaj kaŭzoj. Anglio volis efektivigi en ambaŭ ŝtatoj la protestantan heredan sinsekvan regulon laŭ la Act of Settlement de la jaro 1701, por ne devi fidi je la en 1704 per la skotlanda parlamento farita Act of Security. La Angloj timis, ke sendependa Skotlando kun propra reĝo, ankaŭ se li estus protestanta, povus renaskigi la Auld Alliance kun Francujo kaj kontraŭesti je Anglio. Kun la unuiĝo ankaŭ la malfermo de dua fronto en la milito de hispana hereda sinsekvo povis esti evitita.

Al la fakte bankrota skotlanda ŝtato - post la malsukceso de la Darién-projekto de William Peterson - ebligis la unuiĝo amortizon de la ŝuldoj, ankaŭ se ĝi devis eldoni la plenan suverenecon. Dume per tiu povis esti evititaj la ekonomiaj sankcioj, kiuj estis minaciitaj je 1705 per la de Anglio farita Alien Act. Krome la kreditoroj de la Company of Scotland povis esti sendamaĝigitaj kaj Skotlando ricevis nelimigitan aliron al la merkatoj de Anglio kaj ties kolonioj.

Efektivigo

La Kontrakto de Unuiĝo enhavis 25 artikolojn, el kiuj estis 15 ekonomiaj. En Skotlando la parlamento decidis je ĉiu artikolo aparte kaj pri kelkaj klaŭzoj estis parolita pli ĝisfunde en specialigitaj komisionoj. Artikolo 1 de la kontrakto difinis la unuiĝon de la ambaŭ ŝtatoj kaj estis akceptita la 4-an de novembro 1706 kun 116 (kontraŭ 83) elektaj votoj. Por malmultigi la rezistancon de la Church of Scotland, la skotlanda parlamento formis pluan leĝon, kiu donis al la presbiterianoj prioritaton je ekleziaj demandoj. La kontrakto tute estis akceptita la 16-an de februaro 1707 kun 110 kontraŭ 69 votoj.[1]

Multaj delegitoj skotlandaj agis pro propra profitemo, ĉar ili perdis kun la Darién-projekto multan da mono kaj laŭ la kontrakto estis sendamaĝigontaj. Krome multaj delegitoj estis subaĉetitaj plue kun entute £ 20 000. El tiu sumo estis £ 12 325 por la Earl of Glasgow, la reprezentanto de la angla reĝino Anne en la skotlanda parlamento. En Skotlando la kontrakto estis ne vere akceptita, speciale per la modesta popolero. La skotlanda parlamento ricevis multajn peticiojn kontraŭ la unuiĝo. En Edinburgh kaj en multnombraj aliaj skotlandaj urboj estis demonstracioj. Kiam la ŝtato aliris al la rando de intercivitana milito, la parlamento reagis kun deklaracio de la krizostato.

La Act of Union difinis, ke la skotlanda parlamento estu dissolvenda. Anstataŭ tio Skotlando elsendis 16 nobelojn de la skotlanda nobelaro al la angla House of Lords kaj 45 delegitoj al la brita House of Commons. La kontrakto garantiis la memstarecon de la Church of Scotland kaj la konservadon de la skotlanda jura sistemo kun la Court of Session kiel supera civila tribunalo. Krome efektiviĝis doganunio kaj valuta unio, kaj estis asimilitaj unitoj kaj administraciaj kaj impostigaj sistemoj. Ankaŭ la Union Jack, la nova flago, devenas el konvencioj de la Act of Union.

Literaturo

  • Defoe, Daniel: A tour thro' the Whole Island of Great Britain, 1724–27
  • Defoe, Daniel: The Letters of Daniel Defoe, GH Healey editor. Oxford: 1955.
  • Fletcher, Andrew (Saltoun): An Account of a Conversation
  • Herman, Arthur: How the Scots Invented the Modern World. Three Rivers Press, 2001. ISBN 0-609-80999-7

Eksteraj igiloj

Referencoj

  1. P.J.W. Riley, The English Historical Review, volumo 84, N-ro 332 (julio 1969), paĝo 523-524