Ada (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ada estas programlingvo kreita dum 1980aj jaroj (la unua oficiala versio pretiĝis en 1983) por la usona armeo. Nun (2009) la oficiala versio estas Ada 95, kiu estis la unua objektema programlingvo kiu estis oficiale normigita.

Ada uzas sintakson sufiĉe proksima al tiu de la programlingvo Pascal. Tute male al, ekzemple, programlingvo C, ĝi faras tre severajn kontrolojn dum tradukado, kiuj evitas multe da eraroj kaj do permesas programi tre sekure. Pro tio ĝi daŭre estas uzata por verki programojn uzataj en kritikaj situacioj, kiel ekzemple en atomcentraloj aŭ en raketoj.