Adad-nirari la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adad-nirari la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Arik-den-ilu vd
Infanoj Ŝulmanu-aŝared la 1-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adad-nirari la 1-a inter la jaroj 1295 ĝis 1264 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li apartenis al la 5-a asiria dinastio kaj estis filo kaj posteulo de la reĝo Arik-den-ilu.

steleo de reĝo kun la nomo Adad-nirari, probable la 1-a. Pasintece en la iraka nacia muzeo, nun loko nekonata.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Adad-nirari nomis sin "sankta reganto", "plej supera juĝisto", "favorato de la dioj", "dia reprezentanto", "nobla pastro de la dio Enlil", "reganto al kiu la dioj An, Aŝuro, Ŝamaŝ, Adad kaj Iŝtar submetigas ĉiujn aliajn regantojn", "pliampleksiganto de la imperiaj limoj" kaj - kiel ĉiuj antaŭaj asidiaj regantoj - "vicreĝo de [la dio] Aŝuro". Unuafoje en la reĝa titolaro rekoneblas klara militisma tono. Sur steleo de la asiria ĉefurbo Aŝuro li nomas sin "reĝo tutmonda", "forta reĝo" kaj "reĝo de Asirio".

Regotempo[redakti | redakti fonton]

El lia regotempo konserviĝis korespondado kun la reĝoj de la hititoj.

Adad-nirari fanfaronas pri venkoj super multaj najbaraj popoloj, kaj urboŝtatoj kaj nomadoj, kaj dum iom da tempo igis la ŝtaton Mitano asiria vasaloŝtato. Li sukcesis porti Ŝattuara, la mitanan reĝon, malliberigitan al Aŝuro, kaj reliberigis lin nur kontraŭ la promeso de alta ĉiujara imposto pagenda al Asirio. Post la morto de Ŝattuara, ties filo Ŭasaŝata alianciĝis kun la hititoj, kiuj tamen ne sendis armeon por helpi al Mitano, kiam la armeo de Adad-nirari ripete atakis. La asiria armeo konkeris la mitanan reĝan ĉefurbon Taidu kaj la urbojn Amasaku, Kahat, Ŝuru, Nabula, Hura, Ŝuduhu kaj Ŭaŝukani kaj portis la reĝan mitanan trezoron al Aŝuro. Taidu estis brule detruita kaj salo estis verŝita sur la cindron, por simboligi ke tie eterne ne rekreskos vivo. Ankaŭ la urbo Iridu detruiĝis - tie edzino de la mitana reĝo Ŭasaŝata kaj liaj gefiloj estis malliberigitaj kaj portitaj al Aŝuro.

La regoteritorio de Adad-nirari nun etendiĝis de la montaro Tur Abdin en la nuna oriento de Turkio ĝis la rivero Eŭfrato, kaj li devigis la loĝantojn de Mitano punlabori por li.

Ankaŭ de la regno Babilonio li post liaflanke sukcesaj bataloj konkeris teritorion.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la asiria ĉefurbo Aŝuro Adad-nirari rekonstruigis la "ŝtupan pordegon" de la fundamentoj kaj ekipis ĝin per valoraj kalkoŝtonaj tabuloj. Plie li fortikigis la remparojn ĉe la rivero Tigriso en la subaj urbopartoj kaj kreigis pliajn remparojn. Ankaŭ antikvan templon de la diino Iŝtar li rekonstruigis.

Laŭ enskriboj el Aŝuro li en la ruinoj de la eksa mitana rezideja urbo Taidu konstruigis asirian palacon kaj ekipis ĝin per steleoj. Tiuj enskriboj tamen iom kontraŭdiras la alilokajn informojn, ke Taidu estis tiom ĝisfunde detruita, ke ĝi neniam plu estu homa vivoloko - do ne certas, ĉu eble unu el la du informoj nur estis propaganda fanfaronaĵo.

Antaŭe:reĝo de AsirioPoste:
Arik-den-ilu1295 ĝis 1264 antaŭ nia eraoŜulmanu-aŝared la 1-a (Salmanasaro la 1-a)