Adalbert Stifter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adalbert Stifter

Adalbert STIFTER (/ˈadalbɛrt ˈʃtɪftər/ [ˈadalbɛɐt ˈʃtɪftɐ]) (n. la 23-an de oktobro 1805 en Oberplan, Bohemio, m. 28-an de januaro 1868 en Linz) estis aŭstra verkisto kaj pentristo.

Li studis juron, matematikon kaj natursciencon en Vieno, sed lia intereso pri pentrado kaj verkado pli kaj pli fortiĝis. En la jaro 1837 li edziĝis. Kvankam famiĝanta kiel verkisto kaj pentristo, li pro financaj zorgoj vivtenis sin kiel redaktoro kaj instruisto. Liaj rilatoj al aŭtoritatuloj ofte estis tre malbonaj, lia financa situacio ne esence pliboniĝis kaj finfine lin premis sanecaj problemoj. Suferanta je hepata cirozo li provis suicidon kaj mortis sekve de ĝi du tagojn poste.

La verkaro de Adalbert Stifter brilas pro la elstaraj priskriboj de pejzaĝoj, kiuj laŭ la aŭstra verkisto Peter Rosegger efikas "kvazaŭ pentritaj per la peniko". Kiel pentristo Stifter estas rigardata antaŭulo de la impresionismo, krome menciindas liaj meritoj en la konservado de artaj valoraĵoj.

Listo de verkoj

  • Studien (noveloj, 6 vol. 1844-1850)
  • Bunte Steine (rakontoj, 2 vol., 1853)
  • Der Nachsommer (romano, 1857]
  • Witiko (romano, 3 vol., 1865-1867)
  • Erzählungen (rakontoj, eld. 1869)

En Esperanto aperis

La erikejvilaĝo,tria ĉapitro (trad. Karl Bartel, La Marto, 1911, p. 52-54)

La flugo per la Kondoro : (Fragmento el la novelo La Kondoro) ; Die Fahrt auf dem Kondor : (aus der Novelle Der Kondor) / [Trad. Ernst Werner]. - En: Austria antologio ; p.18 - 23, kajeroj 11 - 15

Survoje al lernejo en montaro <rakonto> / Trad. E. Werner. - En: Austria antologio ; p.26 - 30, kajeroj 16 - 18

La flugo per la kondoro. - En: Tri majstro-noveloj ; p.30 - 32

Eksteraj ligoj

la naskiĝdomo de la verkisto en Oberplan