Adalberto Smit
El Vikipedio
Adalberto SMIT estis nederlandano kiu verkis originalajn poemojn en Esperanto inter la du mondmilitoj.
Liaj poemoj temas pri vojaĝado, enamiĝoj, Esperanto, ktp. Ili kutime mallongas kaj havas tre tradician regulan metrikon.
Verkoj [redakti]
- Fajreroj (poemaro), 1927
- Roseroj (poemaro), 1930 (N.V. Joh. Ykema's UITG.-MIJ, La Hago, Nederlando), represita en 1997