Adam Elsheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Elsheimer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1578 (1578-03-18)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 11-an de decembro 1610 (1610-12-11) (32-jaraĝa)
en Romo
Tombo San Lorenzo in Lucina
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • dezajnisto
Verkoj Landscape with the Good Samaritan
La Fuĝo al Egiptio
vdr
Jupitero kaj Merkuro en la domo de Filemono kaj Baŭciso.

Adam ELSHEIMER (n. la 18-an de marto 1578 - m. la 11-an de decembro 1610) estis germana artisto kaj pentristo, kiu ĉefe laboris en Romo. Li mortis frue je la aĝo 32, sed lia stilo fariĝis tre influa komence de la 17-a jarcento. Liaj malmultaj pentraĵoj estis malgrandskalaj, kaj preskaŭ ĉiuj estis pentritaj sur kupraj platoj.

La verkoj de Elsheimer montras multajn lumefektojn, kaj originalan traktadon de pejzaĝoj. Li influis plurajn aliajn artistojn, inkluzive de Rembrandt, Caspar David Friedrich kaj Petro Paŭlo Rubens.