Adam Goralski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adam GORALSKI (naskiĝis en 1912, mortis la 11-an de junio 2005 en Poznano) estis venezuela esperantisto kaj honora membro de UEA.

Profesie Goralski estis inĝeniero pri kemio kaj entreprenisto. Li estis polo naskita en la teritorio de la nuntempa Ukrainio, venezuela civitano, kiu rezidis alterne en Kanariaj Insuloj, Venezuelo kaj Pollando.

Goralski fariĝis esperantisto en 1975 kun sia edzino Kristina Krause, pentristino, danke al kontaktoj kun prof. Juan Régulo Pérez.

Gesinjoroj Goralski kontraktis en 1982 kun Universala Esperanto-Asocio pri la starigo de Fondaĵo Grabowski – intertempe unu el la plej gravaj mecenatoj de la Esperanto-kulturo – kiun ili provizis per baza kapitalo kaj dumvive prizorgis. Goralski helpis ebligi la eldonon de Rumana antologio, financis konkurson por Esperanto-dramo kaj subtenis multajn valorajn iniciatojn en la Esperanto-movado, i.a. blindulan Esperanto-agadon.

Dum 12 jaroj li redaktis kaj mem surbendigis voĉgazetojn kaj dissendis ilin al blindaj gesamideanoj.