Adam Małysz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Małysz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1977 (1977-12-03) (46-jaraĝa)
en Wisła
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoPola Popola Respubliko
Alma mater Częstochowa University of Technology
Subskribo Adam Małysz
Parencoj Tomasz Pilch
Okupo
Okupo skisaltisto • rally driver • sports official
TTT
Retejo http://www.malysz.pl/
vdr

Adam Henryk MAŁYSZ (naskiĝis la 3-an de decembro 1977 en Wisła) - pola skisaltisto, kvarfoja individua mondĉampiono.

Filo de Jan Małysz kaj Ewa Szturc. En la aĝo de 6 jaroj faris la unuan skisalton. En Ustroń akiris en 1995 sian profesion kun fako tegmentisto. En 2010 abiturientiĝis finante mezlernejon. Konas la germanan lingvon. Loĝas en sia naskiĝloko.

Adam Małysz gajnis 38 mondpokalajn konkursojn. Sole la finno Matti Nykänen gajnis pli multajn en la historio de la skisaltado (46). Małysz estis la unua skisaltisto, kiu gajnis 3 foje la mondpokalon sinsekve. Li estas olimpika arĝent- kaj bronzmedalposedanto, kvarfoja individua mondĉampiono, kvarfoja kompleksa Mondpokal-gajninto. En sia patrolando li estis trifoje elektita sportisto de la jaro. Multaj poloj konsideras lin nacia heroo. La 26-an de marto 2011 en Zakopane faris la lastan skisalton en sia sporta kariero. Honora civitano de la urbo Zakopane.

Nuntempe li estras sian fondaĵon kune kun la edzino - Izabela.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]