Adam Massinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Massinger
Persona informo
NomoAdam Massinger
Dato de naskiĝo6-a de septembro 1888
NaskiĝlokoFeudenheim
Dato de morto21-a de oktobro 1914
MortolokoIpro
Aĝo je morto26
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Portalo pri Homoj
vdr

Adam Massinger (naskiĝis la 6-an de septembro 1888 en Feudenheim, mortis la 21-an de oktobro 1914 en Ipro) estis germana astronomo

Filo de gastejisto, li studis pri scienco kaj matematiko en Hejdelbergo kaj fakiĝis en astronomio.

De 1910, li laboris kiel helpanto en la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl. En la fino de 1912 li forlasis la observatorion kaj lernas en eksterlando por akiri la rangon de "Senior Master". Li reiras en Hejdelbergon en aprilo 1913 tie, kie li laboras kiel volontulo. ĝis aprilo 1914.

Li malkovris sian unuan asteroidon la 22-an de marto 1911, kiu ricevis la provizoran nomon 1911 LP. Sed li ne sukcessis determini ĝian orbiton pro la malbona vetero, kaj la asteroido perdiĝis.

Inter 1912 kaj 1914 li malkovris sep asteroidojn. En siaj lastaj jaroj, li provis trovi regulecon en la aranĝo de la nebulozoj, por tio li studis pli ol 4400 bildojn de nebulozoj.

Li estis rekrutigita je la komenco de la unua mondmilito kaj estis mortigita la 21-an de oktobro 1914 en Ipro.

La asteroido 760 Masingo[1] estis tiel nomita en lia honoro.


Malkovritaj asteroidoj : 7
727 Niponio 11-a de februaro 1912
731 Sorgo 15-a de aprilo 1912
732 Ĉilako 15-a de aprilo 1912
770 Balio 31-a de oktobro 1913
772 Taneto 19-a de decembro 1913
776 Berbericio 24-a de januaro 1914
785 Zvetano 30-a de marto 1914

Notoj kaj referencoj

  1. JPL Small-Body Database Browser 760 Massinga (1913 SL) (angle)

Eksteraj ligiloj