Adam Michnik
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 29 Jan. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Adam MICHNIK [adam mihnik] (naskiĝis la 17-an de oktobro 1946 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Gazeta Wyborcza. Dum la jaroj 1968 - 1989 li organizis malleĝan demokratan movadon en Pollando. Li kunlaboris kun Komitet Obrony Robotników (komitato por la defendo de la laboristoj) kaj estis konsilanto en NSZZ "Solidarność".

