Adam Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Ries
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1491 (1491-11-30)
en Bad Staffelstein
Morto 30-an de marto 1559 (1559-03-30) (67-jaraĝa)
en Annaberg-Buchholz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Prince-Bishopric of Bamberg
Familio
Infanoj Jakob Ries • Abraham Ries
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Adam RIES (27-a de marto 1492 en Bad Staffelstein30-a de marto 1559) estis germana minoficisto kaj majstro pri kalkulado. En Erfurt kaj Annaberg li fondis lernejojn pri kalkulado, krome li verkis plurajn librojn pri tiu ĉi temo. Menciindas, ke li ne verkis en la latina lingvo, kiu tiutempe estis la universala lingvo de la scienco, sed germanlingve, por ke la vasta popolo komprenu lin.

Lia nomo ĝis nun estas simbolo por bona kaj ĝusta kalkulado. Se germanoj diras nach Adam Ries (=laŭ Adam RIES), ili emfazas per tio la ĝustecon de matematika rezulto.

Okaze de la 500-datreveno naskiĝa oni aranĝis de la 7-a ĝis la 10-a de aprilo 1992 en Erfurto solenajn Ries-festotagojn.

Lia nova matematiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis Ries oni uzis la romiajn ciferojn. Kun tiuj ciferoj kalkulado estis tre malfacila. Per siaj libroj kaj en sia lernejo li propagadis la uzon de la arabaj ciferoj kaj la decimala sistemo. Liaj lernolibroj estis presitaj en larĝaj kvantoj kaj baldaŭ sukcesigis lian novan matematikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]