Adam Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam RIES

Adam RIES (27-a de marto 149230-a de marto 1559) estis germana minoficisto kaj majstro pri kalkulado. En Erfurt kaj Annaberg li fondis lernejojn pri kalkulado, krome li verkis plurajn librojn pri tiu ĉi temo. Menciindas, ke li ne verkis en la latina lingvo, kiu tiutempe estis la universala lingvo de la scienco, sed germanlingve, por ke la vasta popolo komprenu lin.

Lia nomo ĝis nun estas simbolo por bona kaj ĝusta kalkulado. Se germanoj diras nach Adam Ries (=laŭ Adam RIES), ili emfazas per tio la ĝustecon de matematika rezulto.

Okaze de la 500-datreveno naskiĝa oni aranĝis de la 7-a ĝis la 10-a de aprilo 1992 en Erfurto solenajn Ries-festotagojn.

Lia nova matematiko

Ĝis Ries oni uzis la romiajn ciferojn. Kun tiuj ciferoj kalkulado estis tre malfacila. Per siaj libroj kaj en sia lernejo li propagadis la uzon de la arabaj ciferoj kaj la decimala sistemo. Liaj lernolibroj estis presitaj en larĝaj kvantoj kaj baldaŭ sukcesigis lian novan matematikon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj