Adamo Zamenhof
Adamo ZAMENHOF (naskiĝis la 11-an de junio 1888, mortis la 29-an de januaro 1940 en Palmiry) estis filo de Klara kaj L. L. Zamenhof, frato de Lidia kaj Zofia, patro de Louis-Christophe.
Adam Zamenhof estis ĉefkuracisto de la okulpavilono de juda hospitalo en Varsovio. Li multe verkis pri sia specialiĝo.
La 1-an de oktobro 1939 estis arestita kaj sendita al Palmiry, kie la 29-an de januaro 1940 estis mortpafita.