Adamo de Bremeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adamo de Bremeno (latine Adamus Bremensis, germane Adam von Bremen) estis germana historiisto el la 11-a jarcento. Li verkis gravan verkon pri episkopoj de HamburgoBremeno, en kiu li donas valorajn informojn pri la tiutempa imperiestra politiko. Tiu verko estas ankaŭ grava geografia fontolibro de la mezepoko.

Li estis frankdevena, studis en la bamberga episkopa lernejo. La episkopo Adalberto translokigis lin en 10661067 al la bremena episkopa kapitulo. Adamo iĝis en 1069 gvidanto de la bremena episkopa lernejo.

Post morto de Adalberto (1072), Adamo komencis verki la kvarvoluman verkon Gesta Hammaburgensis ecclesiae pontificum (Historio de la hamburga–bremena ĉefepiskopujo). Li oriskribas en la tri unuaj volumoj vigle kaj nehumile la personecon kaj agadon de la ĉefepiskopo, kaj detale skizas ankaŭ la siatempan germanan politikan vivon. La kvara volumo estas la „priskribo de la nordaj insuloj”, kaj prezentas Rusiojn, la baltajn popolojn, Skandinavion, Islandon kaj Gronlandon. Tiu volumo entenas la unuan mencion de Vinlando, hodiaŭa Nordameriko, atingita de la vikingo Leif Eriksson. Ŝablono:Ĝermo-germano