Adamo de Marisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adamo de Marisko
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1200
en Bath
Morto 18-an de novembro 1259 (1259-11-18)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Anglio
Alma mater Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo teologo
vdr

Adamo de Marisko, latine: Adamo de Marisco (ĉ. 1200 - 18-a de novembro 1259) estis angla franciskana teologo.

Eble li naskiĝis en teritorio de Somerset; li estis disĉiplo de Roberto Grossatesta. En la fransciskana ĝenerala Kapitulo de 1239 en Asizo, Adamo de Marisko partianiĝis por la reveno al la origina spirito de la francskana regulo. Inter la jaroj 1247-8 kaj 1249-50 li estis la unua franciskana profesoro ĉe la Universitato de Oksfordo.

Li ĝuis grandan estimon ĉe Roger Bacon, iam lia disĉiplo, kiu kune kun Roberto Grossatesta, lin honoris kiel unu el la plej “elstaraj kleruloj de la mondo, perfektaj en la dia scienco kaj homa”.

Homo de grandega humilo, li rifuzis plurfoje la nomumon al superulo de la anglaj franciskanoj kaj la inviton akcepti la episkopan honoron. Kiam ŝajnis ke estimantoj estus sukcesantaj lin konvinki, lia sano montriĝis tro malsekura: kaj do estis respektata lia humileco.

La tri distingiĝas pro sia atento al la tiama tieldirita Fiziko, nome emo esplori, kune kun la spekutativaj filozofio kaj teologio, la materian mondon. Kaj tiun atenton historiistoj pri la historio de la filozofio kaj mistikismo atribuas al la inklino de Sankta Francisko al la materia Kristo, kies aspiris senti en sia korpo la karnajn suferojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Adam de Marisco". Dictionary of National Biography. London: Smith, Elder & Co. 1885–1900.
  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Marsh, Adam". Encyclopædia Britannica (11th ed.).
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia