Adelboden Hejmletero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adelboden Hejmletero - en berna dialekto de la svisgermana lingvo "Adelbodmer Hiimatbrief" - estas historia revuo pri la svisa komunumo Adelboden, publikigata ekde 1947.

Eldono[redakti | redakti fonton]

Ekde 1947 la instruistoj Christan Aellig, ekde 1972 Doktoro Jakob Aellig eldonis la revuon. Ekde 2001 amikaro kaj la komunuma verkisto Peter Oester eldonis ĝin kaj ekde 2005 Christian Baertschi. En 2008 oni fondis la organizaĵon "Fondaĵo vilaĝarĥivo Adelboden", kaj ekde 2011 la "Adelboden Hejmletero" estas oficiala organo de la fondaĵo.

Fonto pri evuolado de la alpa popolo[redakti | redakti fonton]

La Adelboden Hejmleteroj estas grava fonto pri evoluado kaj etnogenezo de la alpa popolo ekde la 12-a jarcento - el la tekstoj imprese kompreneblas la malriĉeco kaj malfacila vivo de la alpanoj en pasintaj jarcentoj.

Svedikantaĵo[redakti | redakti fonton]

La numero 71 diskutas ankaŭ la "Svedikantaĵon" de la 17-a jarcento. Laŭ la legendo frisoj kaj svedoj migris en tiun svisan alpan regionon. En Wimmis oni iris en du direktojn kaj poste rendevuis ĉiun 9-an de aŭgusto, la "Oswald-tago", por granda festo. Laŭ la legendo la hodiaŭa "Hahnemoosdorfet", renkontiĝo en la alpa loko Hahnenmoos, estas la daŭrigo de tiu festo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]