Adelino Fontoura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adelino Fontoura
Brazila verkisto
Brazila verkisto
Persona informo
Naskiĝo 30-a de marto 1859
en Axixá, Brazilo
Morto 2-a de majo 1884
en Lisbono, Portugalio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo ĵurnalistoaktoro • poeto • verkisto
vdr

Adelino da FONTOURA CHAVES [adelinŭ da fontoŭra ŝavjz], pli konata kiel Adelino Fontoura (naskiĝis en la 30-a de marto 1859, en la tiama vilaĝo, nuntempe urbo, Axixá, Maranjo, Brazilo, kaj mortis en la 2-a de majo 1884, en Lisbono) estis brazila aktoro, ĵurnalisto kaj poeto. Li estas patrono de la Seĝo 1 de la Brazila Beletristika Akademio, kiel elektis la seĝa fondinto Luís Murat (1861-1929), kaj la nura patrono de la akademio, kiu ne havis iun libron publikigitan dum vivo.

Vivo

Adelino Fontoura naskiĝis en la 30-a de marto 1859, en la vilaĝo, nuntempe urbo, Axixá, je la maldekstra bordo de la rivero Mearim, Maranjo, Brazilo, filo de Antônio Fontoura Chaves kaj S-ino Francisca Dias Fontoura. Kiam li havis dek jarojn, fininte sian unuan edukadon, li komencis labori en komercejo kaj dum du jaroj tenis kontakton kun Artur Azevedo (1855-1908), kvar jarojn pli aĝa ol li kaj ankaŭ laborinta en butiko. Tiam la du junuloj estus komencintaj iliajn revojn pri la beletra arto.

Poste Artur transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kaj Adelino varbiĝis en la Brazilan Armeon, en Pernambuko, kie kunlaboris en la satira periodaĵo Os Xênios ("La Fremduloj"). En 1876 li revenis al Maranjo por partopreni en teatraĵoj kiel la aktoro Fontoura, kaj pro iu rolo li estis arestita. Poste liberita li ankaŭ transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie serĉis la amikon Artur. Li volis iĝi ĵurnalisto kaj partopreni en teatro, sed nur sukcesis labori en la ĵurnalo Folha Nova ("Nova Folio"), de Manoel Carneiro. Poste Lopes Trovão akceptis lin por O Combate ("La Batalo"), ĵus fondita ĵurnalo, kie Adelino Fontoura publikigis multe da siaj poemoj kaj prozoj.

En 1880 Artur Azevedo invitis lin, por ke li estus lia kunlaboranto ĉe A Gazetinha ("La Gazeteto"), kaj antaŭ malmulte Ferreira de Menezes fondis A Gazeta da Tarde ("La Gazeton de la Vespero"). Adelino Fontoura en tiu publikigis sennombrajn prozaĵojn. Tiam A Gazeta da Tarde mirinde sukcesis kaj havis kiel estrojn kaj ĉefajn redaktantojn tre talentajn virojn, kiaj Ferreira de Menezes, Augusto Ribeiro, Hugo Leal, João de Almeida kaj Adelino Fontoura mem. Poste Múcio Leão (1898-1969), kiu studis la vivon kaj verkon de Adelino, pri tiu periodo diris, ke A Gazeta da Tarde estis tro malbonŝanca ĵurnalo, ĉar bedaŭrinde, malgraŭ ĝia sukceso, ĝiaj fondintoj kaj ĉefaj kunlaborantoj, ĉiuj, post nur tri aŭ kvar jaroj, ne plu vivadus.

Adelino Fontoura travivis tiutempe neresponditan pasion. Ankaŭ ĉar li malsanis, tial li decidis iri al Eŭropo. La 1-an de majo 1883 li vojaĝis al Parizo per la ŝipo Gironde kiel reprezentanto de la ĵurnalo A Gazeta da Tarde, tiam aĉetita de José do Patrocínio (1854-1905). En Parizo li esperis saniĝi, sed trovis nesufereblan malvarmon. Li do vojaĝis al Lisbono, al kie sekvis José do Patrocínio por peti al li, ke li revenu al Brazilo. Ĉar lia sano estis kriza, tial li estis enigita en la malsanulejon Real Hospital São José ("Realan Malsanulejon Sanktan Jozefon"), en Lisbono mem, kie la 2-an de majo 1884 li mortis nur 25 jarojn aĝa.

En 1897 lia amiko Luís Murat elektis lin kiel patronon de la Seĝo 1 de la Brazila Beletristika Akademio.

Verko

Adelino Fontoura estas la sola ekzemplo de patrono en la Brazila Beletristika Akademio, kiu ne publikigis unu nuran libron. Dum sia vivo li aŭ ne juĝis siajn verkaĵojn gravaj por kunigi ilin en libron aŭ fidis ne morti tiom frue. Post lia morto, oni multfoje provis kunigi lian disan verkaron. La Revista da Academia ("Revuo de la Akademio"), en la numeroj 93 kaj 117, publikigis preskaŭ ĉiujn liajn poeziaĵojn. En la suplemento Autores e Livros ("Aŭtoroj kaj libroj") la akademiano Múcio Leão sukcesis kunigi ĉirkaŭ 40 poeziaĵojn kaj kelkajn prozaĵojn de tiu aŭtoro. Finfine, en 1955, en la Serio Inédita ("Nepublikiga") de la Kolekto Afrânio Peixoto, fare de la Akademio mem, aperis la volumo Dispersos ("Disaĵoj"), kun verkaĵoj de Adelino Fontoura kaj kroma informo de Múcio Leão pri lia vivo kaj lia verkaro disigita.

Eble pro tiu situacio Adelino Fontoura malofte aperas en antologioj kaj historiaj verkoj pri la brazila poezio. La grava verko Apresentação da Poesia Brasileira ("Prezento de la Brazila Poezio"), farita de alia akademiano, Manoel Bandeira (1886-1968), ne citas Adelinon.

Kiam Ana Maria Machado (n. 1941) okupis sian seĝon en la Akademio, la 29-an de aŭgusto 2003, ŝi parolis pri la malkono, kiu ĉirkaŭas la verkon de Adelino, eĉ inter la erudiciuloj:

Kio? Ĉu la unua okupinto ne estis Machado de Assis? Do li estis la patrono? Ne. La patrono, elektita de Luís Murat, estis Adelino Fontoura. Kiu? Jes... Mi ne trovis, kiu, aŭdante tiu korekto, konis la nomon. Mi mem konfesas, ke ankaŭ mi estis aŭdinta malmulte pri li, nur malforta rememoro de iu poeziaĵo en iu antologio. Mi ja malkovris interesaĵojn en la gradioza biblioteko de nia Akademio...

Ekesteraj ligiloj