Adelia pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adeliopingveno)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Adelia pingveno
Adelia pingveno
Adelia pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Pygoscelis
Specio: P. adeliae
Pygoscelis adeliae
(Hombron & Jacquinot, 1841)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Adelia pingveno (Pygoscelis adeliae) estas specio de pingveno komuna laŭlonge de la tuta marbordo de Antarkto, kio estas ties nura loĝejo. Kun la Imperiestra pingveno estas la nura specio de pingveno kiu vivadas sur la kontinento Antarkto (aliaj vivadas sur la ĉirkaŭantaj insuloj, malpli malvarmaj). Ili estas inter la plej sude distribuataj el ĉiuj marbirdoj, kia la Imperiestra pingveno, la Sudpolusa rabmevo, la Buntpieda petrelo, la Neĝa petrelo, kaj la Antarkta petrelo. En 1840, la franca esploristo Jules Dumont d'Urville nomigis la spceion laŭ la nomo de sia edzino, Adèle.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Pruvaro el mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas ke la genro disiĝis el aliaj pingvenoj antaŭ ĉirkaŭ 38 milionoj da jaroj, nome ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj post la prauloj de la genro Aptenodytes. Siavice la Adelia pingveno disiĝis el la aliaj membroj de la genro antaŭ ĉirkaŭ 19 milionoj da jaroj.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Montrante blankajn subajn partojn kaj okulringon

Estas ĉirkaŭkalkulita totalo de 2.4-3.2 milionoj da reproduktaj paroj de Adeliaj pingvenoj; ili estas distribuataj ĉirkaŭ la marbordo de la Antarkta kontinento, kvankam kelkaj pingvenoj ŝajne reproduktiĝas en la kvarono de la kontinento oriente de la Antarkta Duoninsulo, kun nur kelkaj malgrandaj kolonioj identigitaj. Dum la reprodukta sezono, ili ariĝas en grandaj reproduktaj kolonioj, kelkaj de ĉirkaŭ kvarono de miliono da paroj.[2] Unuopaj kolonioj povas varii spektakle laŭ grando, kaj kelkaj povas esti partikulare vundeblaj al klimataj fluktuoj.[3]

La Adelia pingveno reproduktiĝas el oktobro al februaro sur marbordoj ĉirkaŭ la Antarkta kontinento. Adelioj konstruas toskajn nestojn el ŝtonoj. La ino demetas du ovojn, kiuj estas kovataj dum 32 al 34 tagoj fare de ambaŭ gepatroj laŭvice (ŝanĝoj tipe okazas la 12an tagon). La idoj restas en la nesto dum 22 tagoj antaŭ ariĝi ĉe idaro. La idoj plumoŝanĝas al junula plumaro kaj foriras al maro post 50 al 60 tagoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj pingvenoj estas mezgrandaj, nome 46 al 75 cm altaj kaj 3.6 al 6 kg peze.[4][5] Distingaj markoj estas la blanka ringo ĉirkaŭ la okulo kaj la plumoj ĉe la bekobazo. Tiuj longaj plumoj kaŝas plej el la ruĝa beko. La vosto estas iomete pli longa ol ĉe aliaj pingvenoj. La aspekto ŝajnas iome kiel smokingo. Ili estas iomete pli malgrandaj ol aliaj pingvenaj specioj. Ties aspekto estas pli proksima al la stereotipa bildo de pingvenoj nome ĉefe nigraj kun blanka ventro.

La Adelia pingveno povas naĝi je ĝis 72 km/h.

La Adelia pingveno estas predataj de marleopardoj, rabmevoj, kaj foje de orkoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Adeliaj pingvenoj ĉe Kabo Adare

Specifoj de ties kutimaro estis dokumentitaj etende de Apsley Cherry-Garrard (survivanto de la malfeliĉa fina veturo de Robert Falcon Scott al la Suda Poluso) en sia libro The Worst Journey in the World. Cherry-Garrard notis: “They are extraordinarily like children, these little people of the Antarctic world, either like children or like old men, full of their own importance." (Ili estas eksterordinaraj kiel infanoj, tiuj hometoj de la antarkta mondo, ĉu kiel infanoj aŭ kiel maljunuloj, plenaj je sia propra gravo).[6] Kelkaj montroj de ties memeco estis komentitaj de George Murray Levick, kuracista lieŭtenanto de la Brita Ŝiparo kaj sciencisto kiu ankaŭ akompanis Scott en lia malfeliĉa Britia Antarkta Ekspedicio de 1910, dum sia observado de pingvenoj en Antarkto: "At the place where they most often went in [the water], a long terrace of ice about six feet in height ran for some hundreds of yards along the edge of the water, and here, just as on the sea-ice, crowds would stand near the brink. When they had succeeded in pushing one of their number over, all would crane their necks over the edge, and when they saw the pioneer safe in the water, the rest followed.” (Kie ili plej often iris en [la akvo], nome longa glaciteraso ĉirkaŭ ses futojn alta kelkjan centojn da jardoj laŭlonge de la akvobordo, kaj tie, ĝuste kiel ĉe la glacimaro, aroj staras ĉe la bordo. Kiam ili sukcesas ariĝi grandnombre, ĉiuj klinas siajn kolojn super la bordo, kaj kiam ili vidas la pioniron sekura en la akvo, la resto sekvas).[7]

Oni observis kiel la pingvena konduto povis endanĝerigi ilin, kio Scott trovis kiel partikulara ĝeno:

“The great trouble with [the dog teams] has been due to the fatuous conduct of the penguins. Groups of these have been constantly leaping on to our [ice] floe. From the moment of landing on their feet their whole attitude expressed devouring curiosity and a pig-headed disregard for their own safety. They waddle forward, poking their heads to and fro in their usually absurd way, in spite of a string of howling dogs straining to get at them. “Hulloa!” they seem to say, “here’s a game – what do all you ridiculous things want?” And they come a few steps nearer. The dogs make a rush as far as their harness or leashes allow. The penguins are not daunted in the least, but their ruffs go up and they squawk with semblance of anger.” (La granda problemo kun [la hundaroj] estis pro la vanta konduto de pingvenoj. Grupoj de tiuj estis konstante saltetante al nia [glaci]peco. El la momento surteriĝi surpiede ties tuta sinteno montris scivolemon kaj porkokapan malatenton pri sia propra sekureco. Ili vagadis, metante siajn kapojn ie ka tie per sia kutima absurda maniero, spite ke aro de hurlegantaj hundoj iras al ili. “Ha!” ili ŝajne diras, “tie estas ludo – kion vi ĉiuj ridindaj aĵoj volas?” Kaj ili venis eĉ pli proksime. La hundoj alproksimiĝas kiom ties teniloj kaj ligiloj permesas. La pingvenoj absolute ne timas, sed ties kolumoj leviĝas kaj ili grakas kvazaŭ kolere).[8]
Idoj de Adelia pingveno en Antarkto, kun la ŝipo MS Explorer kaj glacimonto fone.

Regule tiu sinteno kondukis al morto de Adelia pingveno, "Then the final fatal steps forward are taken and they come within reach. There is a spring, a squawk, a horrid red patch on the snow, and the incident is closed.” (Poste oni faris finajn paŝojn kaj ili venis al atingo. Estis salto, grako, horora ruĝa makulo surneĝe, kaj la okazo fermiĝis).[8] Aliaj en la misio al la Suda Poluso estis pli komprenemaj de tiu elemento de la Adelia konduto. Cherry-Garrard:

“Meares and Dimitri exercised the dog-teams out upon the larger floes when we were held up for any length of time. One day a team was tethered by the side of the ship, and a penguin sighted them and hurried from afar off. The dogs became frantic with excitement as he neared them: he supposed it was a greeting, and the louder they barked and the more they strained at their ropes, the faster he bustled to meet them. He was extremely angry with a man who went and saved him from a very sudden end, clinging to his trousers with his beak, and furiously beating his shins with his flippers.” (Meares kaj Dimitri trejnis la hundarojn sur la plej grandaj glacipecoj kiam ni restis tie dum longe. Unu tagon unu teamo estis ligita ĉe la flanko de la ŝipo, kaj unu pingveno vidis ilin kaj elkuris for. La hundoj iĝis ekscitegaj dum li alproksimiĝis al ili: li supozis, ke temas pri saluto, kaj ju pli laŭte ili bojis kaj pli ili tiris el siajn snuroj, des pli rapide li venis renkonti ilin. Li iĝis tre kolera kontraŭ homo kiu iris kaj savis lin el tre rapida fino, kroĉiĝante el ties pantalono per sia beko, kaj furie frapante liajn krurojn per siaj naĝiloj).[9]

Tio estis okazintaĵo de ioma reguleco, “It was not an uncommon sight to see a little Adélie penguin standing within a few inches of the nose of a dog which was almost frantic with desire and passion.” (Ne estis nekomuna vidi malgrandan Adelian pingvenon starantan ĉe malmultaj coloj el la nazo de hundo kiu preskaŭ freneziĝis per deziro kaj pasio).[9]

Pro ties obstina “personecaj” trajtoj Cherry-Garrard tenis la birdojn apreze, “Whatever [an Adélie] penguin does has individuality, and he lays bare his whole life for all to see. He cannot fly away. And because he is quaint in all that he does, but still more because he is fighting against bigger odds than any other bird, and fighting always with the most gallant pluck.” (Ĉiu [Adelia] pingveno havas individuecon, kaj li nudigas sian tutan vivon por vidi ĉion. Li ne povas forflugi. Kaj ĉar ĝi estas stranga je ĉio kion li faras, sed ankoraŭ plie ĉar li luktas kontraŭ pli grandaj raraĵoj ol iu ajn aliaj birdo, kaj luktante ĉiam per plej eleganta elano).[10]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Adelia pingveno ĉefe manĝas erojn kiaj antarkta krilo, kristalkrilo, antarkta arĝentfiŝo, markrilo kaj glacia kalmaro (dieto varias depende el geografia loko) dum la idozorgada sezono. La registro de stabila izotopo de fosiliaj ovokonkoj akumulitaj en kolonioj dum la lastaj 38,000 jaroj sciigas pri subita ŝanĝo el fiŝ-baza dieto al krilo kio startis antaŭ du jarcentoj. Tio okazis plej verŝajne pro la malpliiĝo de la antarkta marurso ekde la fino de la 18a jarcento kaj de la balenoj en la 20a jarcento. La malpliigo de konkurenco fare de tiuj predantoj rezultis en pliigo de krilo, kion la pingvenoj nun espluatas kiel pli facila manĝofonto.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovo de Pygoscelis adeliae ĉe la Muzeo de Tuluzo.
Reproduktantaj Adeliaj pingvenoj en Antarkto.

La Adeliaj pingvenoj alvenas al siaj reproduktejaj areoj en oktobro aŭ novembro, fine de la vintro kaj komence de la printempo. Ties nestoj konsistas el ŝtonoj amasigitaj kune. Decembre dum la plej varma monato en Antarkto (ĉirkaŭ -2 °C, la gepatroj laŭvice kovas la ovon; unu iras manĝi dum la alia restas por varmigi la ovon. La patro kiu kovas ne manĝas. Marte la plenkreskuloj kaj ties ido revenas al la maro. La Adelia pingveno loĝas sur marglacio sed bezonas senglacian teron por reproduktiĝi. Pro malpliiĝo de marglacio, ankaŭ la populacioj de Adeliaj pingvenoj falis laŭ 65% dum la pasintaj 25 jaroj.[12]

Junuloj de Adelia pingveno kiuj ne havas sperton en socia interagado povas reagi al falsaj ŝlosiloj kiam ili ariĝas por reproduktiĝi. Ili povas ekzemple klopodi pariĝi kun aliaj maskloj, kun junaj idoj aŭ kun mortintaj inoj. Pro la relative homecaj aspekto kaj kutimaro de tiuj birdoj, homaj observantoj interpretis tiun kutimaron antropomorfece kiel seksa devojiĝo. La unua kiu registris tiun kutimon estis Dro Levick, en 1911 kaj 1912, sed liaj notoj pri la seksa kutimaro de la pingvenoj, kio inkludis seksan perforton, sekson inter maskloj kaj sekson kun mortintaj inoj, estis konsideritaj tro maldecaj por publikigo tiam; ili estis remalkovritaj kaj publikigitaj en la gazeto Polar Record nur en 2012. "La studo, malakceptita por publikigo kun la oficialaj informoj de la ekspedicio de Scott, komentis la frekvencon de seksa aktiveco, mem-erota kutimaro, kaj ŝajne aberacia kutimaro de junaj neparigitaj maskloj kaj inoj, inklude nekrofilion, seksan perforton, seksan kaj fizikan perforton de idoj kaj samseksan kutimaron," asertas la analizo verkita de Douglas Russell kaj kolegoj William Sladen kaj David Ainley. "Liaj observoj estis, tamen, akurataj, validaj kaj, pro tempopaŝo, meritaj de publikigo."[13][14] Levick observis la Adeliajn pingvenojn ĉe Kabo Adare, la loko de la plej granda birdarejo de Adeliaj pingvenoj en la mondo.[15] Ĝis Junio de 2012, tiu estis la ununura studo de la birdarejo de Kabo Adare iam plenumita kaj li estis la ununura kiu pasis tie la tutan reproduktan ciklon.[14] La malkovro grave konigis la kutimaron de specio kiu laŭ kelkaj fakuloj[16] estas indikilo de klimata ŝanĝo.[14]

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Adeliaj pingvenoj kiuj loĝas en la regiono de la Maro de Ross en Antarkto migras averaĝe ĉirkaŭ 13,000 km dum la jaro ĉar ili sekvas la sunon el siaj reproduktaj kolonioj al vintraj manĝoteritorioj kaj revenas. La plej longa vojo registrita estis de 17,600 km.[17]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). "Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling", gazeto : Proc Biol Sci., volumo : 273, numero : 1582, paĝoj : 11–17. COI:10.1098/rspb.2005.3260
  2. Schwaller, M. R.; Southwell, C. J.; Emmerson, L. M. (2013). "Continental-scale mapping of Adélie penguin colonies from Landsat imagery". Remote Sensing of Environment 139: 353. doi:10.1016/j.rse.2013.08.009.
  3. "Climate change winners and losers, 3 News NZ, April 4, 2013.
  4. Adélie penguin (Pygoscelis adeliae)". ARKive. http://www.arkive.org/adelie-penguin/pygoscelis-adeliae/#text=Facts ARKive, alirita 6a Novembro 2011
  5. Adélie Penguin. Sea World. Alirita 1a Decembro 2011.
  6. Cherry-Garrard, Apsley (2000). The Worst Journey in the World. Picador. p. 64. ISBN 978-0-330-48135-9.
  7. Levick, Antarctic Penguins, p. 83
  8. 8,0 8,1 Scott’s Last Expedition vol. I pp 92–3
  9. 9,0 9,1 (2000) The Worst Journey in the World. Picador. ISBN 978-0-330-48135-9. 
  10. (2000) The Worst Journey in the World. Picador. ISBN 978-0-330-48135-9. 
  11. S.D. Emslie & W.P. Patterson (Julio 2007). "Abrupt recent shift in δ13C and δ15N values in Adélie penguin eggshell in Antarctica", gazeto : Proceedings of the National Academy of Sciences, volumo : 104, numero : 28, paĝoj : 11666–11669. COI:10.1073/pnas.0608477104
  12. Eccleston, , "Penguins now threatened by global warming, The Daily Telegraph, 11a Decembro 2007. Kontrolita 23a Aprilo 2010.
  13. Russell, D. G. D.; Sladen, W. J. L.; Ainley, D. G. (2012). "Dr. George Murray Levick (1876–1956): Unpublished notes on the sexual habits of the Adélie penguin". Polar Record 48 (4): 1. doi:10.1017/S0032247412000216
  14. 14,0 14,1 14,2 McKie, Robin (9 June 2012). "'Sexual depravity' of penguins that Antarctic scientist dared not reveal". The Guardian. Retrieved 9 June 2012.
  15. "Shock at sexually ‘depraved’ penguins led to 100-year censorship, 10a Junio 2012.
  16. (2002) THE ADÉLIE PENGUIN: BELLWETHER OF CLIMATE CHANGE. Columbia University Press, 310 pp. kun 23 bildoj, 51 figuroj, 48 tabeloj, 16 platoj. ISBN 0–231–12306-X. 
  17. Rejcek, , "Researchers follow Adélie penguin winter migration for the first time, The Antarctic Sun, 13a Aŭgusto 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj