Adenozina trifosfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de adenozina trifosfato
Strukturo de adenozina trifosfato

La adenozina trifosfatoadenozin-5'-trifosfato (ATP) estas plurfunkcia nukleotido, kiu estas la plej malgranda molekulara unuo de la energiotransporto ene de la ĉelo.

La ATP transportas kemian energion en la ĉelo en procesoj de la metabolo. Ĝi funkcias kiel energia fonto en la procesoj de la fotosintezo kaj la ĉel-spirado. Ĝin foruzas enzimoj kaj enĉelaj procesoj dum biosintezaj reakcioj, ĉelmoviĝo kaj ĉeldivido.

La polimerazoj enkonstruas la ATP en la nukleajacidoj dum la proceso de la DNA-replikado kaj trans-skribado.

En la signal-transdonaj procesoj, la ATP estas substrato de la kinazoj (kiuj fosforizas la proteinojn kaj lipidojn) kaj tiu de la adenilat-ciklaza enzimo, kiu formas el ĝi duagradan mesaĝiston, la ciklikan AMP (cAMP).

La strukturo de la molekulo konsistas el purinbazo (adenino), kiu ligiĝas al 1'-a karbono de pentozo (ribozo).

La tri fosfatgrupo ligiĝas al la 5'-a karbono de la pentozo. Kiam la ATP partoprenas en la DNA-sintezo, la riboza parto transformiĝas unuafoje al dezoksa ribozo, je efiko de la ribonukleotida reduktaza enzimo.

La ATP-n malkovris en 1929 Karl Lohmann, poste en 1941 Fritz Albert Lipmann supozis pri ĝi unuafoje, ke ĝi estas la ĉefa energiotrasportilo en la ĉeloj.

Vidu ankaŭ