Adeodato la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adeodato la 2-a

Adeodato la 2-a naskiĝis en Romo kaj mortis la 17-an de junio 676, li elektiĝis papo la 11-an de aprilo 672. Lia latina nomo signifas “donita de dio“.

Antaŭ ol li fariĝis papo, li estis monaĥo en la Erasmo-monaĥejo en Romo. Adeodato la 2-a ne multe sin enmiksis en sekularan politikon kaj kontraŭbatalis la monotelitismon. Li impresis per sia boneco kaj grandanimeco.

La katolika memortago estas la 17-a de junio, lia mortotago. Lia tombo troviĝas en la katedralo Sankta Petro.

Vidu ankaŭ

listo de papoj