Aderioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aderioj (Aderi, alia nomo: Harari) estas etno en nordorienta Etiopio. Ili estas la muzlimaj loĝantoj de la urbo Harar kaj devenas de la orientaj muzlimiĝintaj guragoj, kiuj ensorbiĝis en la kuŝidan etnon de la oromoj (Galla). La aderia lingvo, nomata Harari, apartenas al la afrikazia lingvofamilio. La aderioj havas pro historiaj kaŭzoj propran lingvistiko-kulturan identecon.

La eminenta muftio (islama juristo) Abdullah Al-Harari apartenis al ili.

Vidu ankaŭ