Adiaphora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La termino adiaphora (eldiru “[a-diá-fo-ra]”, el la Greka lingvo ἀδιάφορα = “aferoj banalaj. (Pluralo kun la α seniga) indiferentaĵoj”) estis koncepto uzita kaj disvastigita de stoikismo por indiki aferojn kiuj estas ekstere de la sfero morala, nome agoj kiuj estas morale nek preskribitaj nek morale malpermesitaj.

En la kristana teologio tiu termino referencas al problemoj konsideritaj neesencaj por la kredo kiuj povas esti ne praktikataj laŭ vidpunktoj de kutimoj aŭ de oportuneco. Kio povas esti konsiderata adiaphora dependas de la teologiaj perspektivoj.

Adiaphora laŭ stoikismo[redakti | redakti fonton]

Stoikuloj distingis la “objektojn” de la homa agado laŭ tri kategorioj: Virto, Saĝo Justeco, Modereco kaj similaĵoj estis nomataj “la bono”; iliaj kontraŭoj “malbono”. Krom tiuj, tamen, ekzistas multaj aliaj objektoj” de la homa vivo kiel la riĉo, famo, ktp, kiuj, el si mem, estas nek bonaj nek malbonaj, kiujn ili difinis adiaphora. Tiu distingo samvaloris praktike al ekskludo de la adiaphora el la sfero de la moralo aŭ etiko. [1]

Adiaphora en Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Adiaphora en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La koncepto agoj “indiferentaj” reaperas en kristanismo

Apostolo Paŭlo liveras diversajn ekzemplojn de adiaphora en la 1-a Epistolo al la Korintanoj. Respondante pri problemo al li antaŭmetita ĉu licis aŭ nelicis sin nutri per viando ofere buĉita honore al la idoloj Paŭlo rimarkas: “Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas” (8,8). Tio tamen ne signifas ke laŭ la apostolo povas ekzisti aferoj kiuj povas esti konsiderataj adiaphora ĉar tio dependas de la konteksto en kiu en kiu oni agas: se, fakte, iu afero por mi estas “indiferenta” skandalas aŭ provokas iun alian, mi lin ofendas, mi devas rezigni: “9 Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. [...]12 Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. 13 Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton." (8, 9; 8, 12-13).

La adiaphora (indiferentaĵoj) estas, tial, konsenteblaj aŭ nekonsenteblaj sur la bazo de la motivo kaj celo de la persono kiu ilin profitas. En tiu senco ne ekzistas aferoj indiferentaj.

Sed la temo de agoj indiferentaj revestas diversajn aspektojn kiel videblas en la sekvaj diskutoj kaj disputoj.

Pri adiaphora disputo en Luteranismo[redakti | redakti fonton]

La problemo pri tio kio povas aŭ ne povas taksi adiaphora fariĝis okazo de granda disputo ĉe reformaciuloj. En 1548, du jarojn post la morto de Marteno Lutero, imperiestro Karlo la 5-a provis reunuigi katolikojn kaj protestantojn de sia regno per la leĝo nomata Interim de Augsburgo. Tiu leĝo estis reĵetita de Filipo Melanktono, pro tio ke ĝi ne certigas la principon de la pravigo per la fido kiel fundamenta doktrino. Pli malfure Melanktono estis konvinkita akcepti kompromison, konatan kiel Interim de Pravigo kiu decidis ke la doktrinaj diferencoj nekuneksaj kun la Pravigo per Fido estas 'adiaphora, nome indiferentaj aferoj. La kompromiso de Melanktono, tamen, estis energie kontraŭata de Matio Flakio kaj ties sekvuloj, kiuj subtenis ke la adiaphora ĉesas esti tiaj kiam ili skandalas aŭ endanĝerigas la kredkonfeson.[2] En 1576 tiuj du konceptoj estis juĝataj nesufiĉaj de la luteranoj gviditaj de Martin Chemnitz kaj de la redaktoroj de la Formulo de repacigo

En 1577 estis la nova Formulo de Repacigo kiu glatigis la malkonsentojn per principoj similaj al tiuj ilustritaj de Sankta Paŭlo, aldonante ke ankaŭ la liturgiaj ritoj funde estas adiaforaj ĉar nealtruditaj kaj ŝanĝeblaj. [3].

La ceremonioj kaj la liturgiaj ritoj estas nek altruditaj nek malpermesitaj en la “Vorto de Dio", sed ili estas elpensitaj nur por la indecigo kaj ordigo, ili estas el si mem nek kulto nek kultaj eroj (...) La eklezio de Dio rajtas, ĉiuloke kaj ĉiutempe kaj laŭvole, modifi por pli efike edifi” (10:1-2,4).[1]).

La adiaphora (agoj) en la puritana kulto[redakti | redakti fonton]

La Kredkonfeso de Westminster, skribita de puritanoj kaj taksata unu el la precipaj kredkonfeso de Kalvinismo, distingas inter la elementoj kaj kultaj agoj kaj aferoj kiuj povas esti konsiderita cirkonstancaj. Malsame ol en la [Lutero|luteranismo]], kiu allasas liberon en la esprimo de la kulto akceptante ke oni povu enirigi indiferentajn elementojn kondiĉe ke ili ne estu malpermesitaj de la Sankta Skribo, la kalvinista pozicio deklaras ke en la kristana kulto povas esti praktikata nur kio estas eksplicite ordinita aŭ laŭrajte deduktita el la instruo de Nova Testamento: tio estis nomata la “reguliga principo de la kulto”. Indiferentaj aferoj estas, tamen, la “cirkonstancoj de la kulto (loko, establo, kirka ilaro, kulthoraro.

“La maniero pli konsentebla por adori Dion, tamen, estis rivelita de Li mem,, kaj do la formo de nia adorado estas limigitaj de lia rivelita volo. Nek licas lin adori laŭ elpensaĵoj aŭ homaj skemoj, nek laŭ aliaj manieroj nepreskribitaj en la Sanktaj Skriboj” (21:1).

Estis, interalie, debatite inter la eklezioj inspiriĝintaj al Kalvinismo ĉu la uzo de muzikaj instrumentoj kaj kanto de himnoj estas konsiderindaj elementoj aŭ cirkonstancoj de la kulto. Iuj eklezioj, tial, kantis nur psalmojn aŭ bibliajn tekstojn sen, tamen, muzika akompano. La uzo de ĉiu ajn bildo aŭ dancoj en la kulto estas, ekzemple, ekskludataj de tiuj kiuj sekvas tiun principon.

Katolikismo kaj adiaphora[redakti | redakti fonton]

Laŭ katolikismo (kaj laŭ multaj kristanaj konfesioj) valoras la principo: ĉio bonas se ne malpermesite de la Sankta Skribo aŭ de la racio edukita laŭ la kristana sento. Al la kulto povas esti aldonita kio ne kontraŭas la kredon kaj samtempe helpas subteni la pensojn kaj sentojn de la kultanto; tial estas permesitaj la bildoj kaj la kanto kun muzika akompano ankaŭ nebibliaj elpensitaj de kristanaj artistoj, kiuj estas parto de la homa genro.

La reguliga principo povas skiziĝi en la moto: In necessariis unitas, in dubiis libertas, in omnibus caritas” (En la aferoj necesaj unio, en tiuj dubaj libero, en ĉio amo)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akademiaj libroj I, X, § 35-36).
  2. En tiu sentenco reeĥas la instruo de Paŭlo.
  3. Confessioni di fede delle chiese cristiane, a cura di R. Fabbri, Dehoniane, Bologna, 1996, p. 416

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]