Adigeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La adigeoj aŭ adigejoj aŭ subaj ĉerkesojokcidentaj ĉerkesoj (memnomo адыгэ / adigeкIах / kah) estas popolgrupo en suda parto de Rusio, en okcidenta parto de Kaŭkazo kaj nordoorienta parto de Nigra maro, apud rivero Kuban, en Adigeio (Адыгея). Ili nombras sur Adigeio 128.000 (2000; en 2002 nur. ĉ. 24 % de la tuta loĝantaro), sed vivas 130.000 adigeoj en Turkio, etaj grupoj en Sirio, Jordanio, Irako, Israelo, Germanio kaj Usono.

Multaj sciencistoj taksas ilin okcidenta grupo de la ĉerkesoj. Ili estas islam-kredantoj, okupiĝas ĉefe pri bestobredado, arbar-kultivado, lignoprilabora industrio.

Ilia lingvo estas la adige-lingvo, kiu apartenas al la kaŭkazaj lingvoj. Ĝi havas kvar lokajn dialektojn. Ili uzis ĝis 1927 araban skribon, poste latinan skribon ĝis 1938, ekde tiam cirilan alfabeton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ili aperis en la 13-a jarcento, kiel kristana popolo, konvertiĝis en la 17-a jarcento al la islamo tiel montrante lojalecon al la Osmana imperio. Ilian teritorion okupis la Rusia imperio en 1774, oficiale aneksis en 1783. Post kiam la rusa supereco firmiĝis, la Rusia imperio ofertis al la kaŭkazaj popoloj en 1864 ke ili setliĝu sur la rusan militist-kontrolitan zonon aŭ elmigru en Turkion. Plimulto de la adigeoj — ĉefe muslimoj — elmigris. Ilian lokon okupis slavoj.

Dum la rusia interna milito, la adigeoj apogis la bolŝevikojn kaj reciproke povis establi Adigean Aŭtonoman Regionon en 1922, kun centro en Krasnodar. La moskeoj kaj la medrasoj estis fermitaj. Pro la oftaj protestoj de la adigeoj, la aŭtonomio estis malpliigita en 1936 kaj la teritorio reduktiĝis de 33.000 al 8.000 kvadrataj kilometroj, kun centro en Majkop.