Adigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunaismo • religion in Circassia
Adigoj
etno
Kaŭkazaj popoloj
Suma populacio
3 500 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kabarda lingvoadigea lingvorusa lingvoturka lingvoaraba lingvo
Religio
vdr

Adigoj estas komuna nomo de kelkaj etnoj, parolantoj en la lingvoj de abĥaz-adiga lingvaro. Etna komunumo konsistanta el adigeoj, kabardoj, ĉerkesoj kaj kelkaj malpli grandaj etnoj. Loĝas en Rusio (560 mil), ankaŭ en multaj landoj de Proksima Oriento (Turkio, Sirio ka.). Ekster Rusio oni nomas ilin ĉerkesoj kaj oni ofte konsideras en ilia nombro ĉiujn elmigrintojn el Norda Kaŭkazio. Totala kvanto: ĉ. 10 mln.

Etnoj parolantaj en la abĥaz-adigaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Klarigo: [m] — memnomo, [f] — franca nomo, [r] — rusa nomo.

No.Etnoj de la grupoKvanto
1Kabardoj322.000
2Adigeoj109.000
3Abĥazoj96.000
4Ĉerkesoj46.000
5Abazoj29.000

Abazoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] abaza; [f] Abasins, Abazins; [r] абазины [abaZINi]
  • Popolo en Rusia Federacio, en Karaĉaj-Ĉerkesio (27 mil). Entute en Rusia Federacio 33 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio (10 mil) kaj kelkaj arabaj landoj.
  • Totala kvanto: 44 mil (1992),
  • Lingvo: abaza.
  • Raso: balkano-kaŭkaza.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Abĥazoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] apsua; [f] Abkhazes; [r] абхазы [abĤAZi]
  • Popolo en Abĥazio (formale en Kartvelio, memdeklarita ŝtato).
  • Kvanto: en Abĥazio ĉ. 100 mil. Loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (6 mil), Turkio (6 mil) kaj kelkaj arabaj landoj. Totala kvanto: 115 mil.
  • Lingvo: abĥaza.
  • Raso: balkano-kaŭkaza;
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.

Adigeoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomo: [m] adige; [f] Adygheens; [r] адыгейцы [adiGEJci]
  • Popolo en Rusia Federacio, precipe en Adigeo (95 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 123 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio (5 mil) kaj arabaj landoj.
  • Lingvo: adiga.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Ĉerkesoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] adige; [f] Tcherkesses, Circassiens; [r] черкесы [ĉerKESi]
  • Popolo en Karaĉaj-Ĉerkesio (40,2 mil). Entute en Rusia Federacio 50,7 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio kaj kelkaj landoj de Proksima Oriento, kie oni nomas ĉerkesoj ĉiujn elmigrintojn el Nord-Kaukazio, ankaŭ de alia etna deveno (abĥazojn, osetojn, ĉeĉenojn ka.). Totala kvanto: 270 mil (1992).
  • Lingvo: kabard-ĉerkesa.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Kabardoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomo: [m] adige; [f] Kabardiens; [r] кабардинцы [kabarDINci]
  • Popolo en Rusia Federacio, en Kabard-Balkario (364 mil). Loĝas ankaŭ en aliaj Nord-Kaukaziaj respublikoj kaj regionoj. Entute en Rusia Federacio 386 mil (1992).
  • Lingvo: kabard-ĉerkesa.
  • Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]