Adirondakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monto Whiteface en la Adirondakoj.

La Adirondakoj estas montaro situanta en la nordorienta areo de Ne-metropola Nov-Jorkio en Usono. Ĝi havas etendon de 25,000 km² de montoj, arbaroj, rondoformaj montetoj, valoj kun formo de "U" kaj lagoj. Konsistas el geologia sistemo norde de la montara regiono de Apalaĉaj Montoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo ŝajne devenas el fonetika vorto de irokeza lingvaro, per kiu iu ekskursanto nomigis tiun montaron.

Statuso[redakti | redakti fonton]

En 1882 tiu regiono estis deklarita kiel nacia parko.