Adjektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

Adjektivo estas vorto, kiu iel modifas la sencon de substantivo.

En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (interalie la norma angla, la latinidaj lingvoj, kaj la helena), adjektivoj estas distingaj kaj de verboj kaj de adverboj; sed en kelkaj lingvoj, ekzemple la oseta, adjektivoj kaj adverboj estas la sama vortklaso. En la germana lingvo la adjektivoj estas ankaŭ adverboj, sed la lingvo havas ankaŭ aliajn adverbojn. En aliaj lingvoj (ekzemple, la korea) adjektivoj estas netransitivaj verboj.

En Esperanto adjektivoj povas esti finaĵvortoj (A-vortoj) aŭ vortetoj (A-vortecaj vortetoj). A-vortoj ĉiam finiĝas per "-a". Jen listo de ĉiuj oficialaj A-vortecaj vortetoj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la.

La A-vortoj kaj la tabelvortoj finiĝantaj per ua devas havi la sama(j)n finaĵo(j)n por nombro kaj/aŭ akuzativo kiel la modifata substantivo.

En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla), adjektivoj ne devas konkordi kun la modifata substantivo laŭ nombro/kazo. En kelkaj (en multaj slavaj kaj ĉiuj la latinidaj), ili devas ankaŭ konkordi pri genro (aŭ pli ĝenerale klaso de substantivo).

En Esperanto la adjektivo ne fleksias por formi komparativon kaj superlativon (komparaj formoj); oni uzas la memstarajn vortetojn "pli" kaj "plej". Sed en multaj lingvoj la adjektivoj fleksias por indiki komparon. Kelkaj lingvoj (inkluzive la angla kaj la franca) uzas miksan sistemon, kun adverbetoj similaj al "pli/plej" por la plimulto de adjektivoj kaj ena fleksio por kelkaj. Ne ĉiuj lingvoj distingas gramatike du gradojn de komparo (kiel nia "pli/plej" aŭ la angla "more/most").

A-karakteraj radikoj en Esperanto

Ĉe A-karakteraj radikoj la A-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la A-formo montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso, sed montras tiam normale tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:

  • BON - bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • FORT - forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • LONG - longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco.
  • RUĜ - ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.

Ĉe A-karakteraj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al "esti tia" (ne "igi tia", nek "iĝi tia"). Ekzemploj:

  • BON - boni = "esti bona" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi "igi bona" nek "iĝi bona".
  • FORT - forti = "esti forta" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi "igi forta" nek "iĝi forta".
  • RUĜ - ruĝi = "esti ruĝa, impresi ruĝe", sed nepre ne "igi ruĝa" nek "iĝi ruĝa".