Adligenswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adligenswil
Blazono de Adligenswil
Blazono de Adligenswil
Blazono de Adligenswil
Rigardo al Adligenswil kaj Meggen ek de Pilato
Rigardo al Adligenswil kaj Meggen ek de Pilato
Rigardo al Adligenswil kaj Meggen ek de Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 4′ 14″ N 8° 21′ 55″ O / 47.07056 °N, 8.36528 °O / 47.07056; 8.36528 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 14″ N 8° 21′ 55″ O / 47.07056 °N, 8.36528 °O / 47.07056; 8.36528 (mapo)
Areo 6,99 km²
Alteco 532 m super marnivelo
Poŝtkodo 6043
Komunumkodo 1051
Mapo de Adligenswil
Mapo de Adligenswil
Situa mapo de Adligenswil
vdr

Pri la komunumo

Adligenswil estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 5472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Adligenswil estas setlejaro oriente de la urbo Lucerno. Sudokcidenten la vilaĝo senakvigas la rivereto Würzbach, kiu en Lucerno alfluas al Kvarkantona Lago, nordokcidenten per la rivereto Ron. Krom la ĉefvilaĝo Adligenswil mem, al la komunumo apartenas la setlejoj Dottenberg kaj Stuben.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,99 km², de kiuj 24,3% estas kovritaj de arbaro, 54,5% servas por agrikulturo kaj 19,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Adligenswil limas en nordo al Dierikon, en nordoriento al Udligenswil, en oriento al Küssnacht, en sudo al Meggen, en sudokcidento al Lucerno, kaj en nordokcidento al Ebikon.

Trafiko

Adligenswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la loka busreto de la urbo Lucerno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Adligenswil datiĝas el la jaro 1243 kiel Adelgeswiler.

En la 13-a jarcento Adligenswil troviĝis sub la regado de la Abatejo Lucerno kaj la Monaĥjeo Murbach. En la jaro 1291 la majora bieno Adligenswil estis vendita al la Habsburgoj. Inter la bataloj de Morgarten 1315 kaj de Sempach la habsburga influo en Adligenswil konstante malkreskis. En la jaro 1395 kaj 1406 la urbo Lucerno definitive akiris la privilegojn kaj rajtojn pri Adligenswil.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo

Eksteraj Ligiloj

Bildoj